Sankta | |||||
Petrus Canisius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Petrus Canisius sur kuprogravuraĵo, ĉ. 1600 | |||||
Persona informo | |||||
Petrus Canisius | |||||
Naskonomo | Pieter Kanis | ||||
Naskiĝo | 8-an de majo 1521 en Nimego, Duklando Geldern, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 21-an de decembro 1597 (76-jaraĝa) en Friburgo, Svisa Ĵurkomunumo, Sankta Romia Imperio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Hispana Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kolonjo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto • katolika sacerdoto • teologo vd | ||||
Aktiva en | Ingolstadt • Munkeno • Innsbruck • Friburgo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Parvus catechismus catholicorum, ... | ||||
| |||||
Administranto de Vieno | |||||
Dum | 1554-1555 | ||||
Antaŭulo | Christoph Wertwein | ||||
Sekvanto | Anton Brus von Müglitz | ||||
Sanktulo, Doktoro de eklezio | |||||
Beatigo | 1864 de Pio la 9-a | ||||
Kanonizo | 1925 de Pio la 11-a | ||||
Festotago | 21-a de decembro, 27-a de aprilo | ||||
Atributoj | kranio, krucifikso, kateĥismo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Petrus CANISIUS, vere: Pieter Kanijs, (naskiĝs la 8-an de majo 1521 en Nimego, mortis en la 21-an de decembro 1597 en Friburgo) estis nederlanda jezuito kaj teologo.
Vivo
En 1543 li iĝis la unua germano membriĝanta al la ordeno de la jezuitoj. Li fondis multloke en Germanujo centrojn de la Socio de Jesuo kaj instruis i.a. ĉe la universitatoj de Kolonjo, Ingolstadt kaj Vieno.
En 1546 li estis ordinita pastro kaj en 1547 la episkopo de Aŭgsburgo alvokis lin al Koncilio de Trento, kiel teologo.
Li gvidis unurange la kontraŭreformacion. Zorgante pri la katolika renovigo de la germanaj landoj, li kromnomiĝis dua apostolo de Germanlando.
Li loĝis ĉefe en Bavario, en Vieno, en Prago, en Pollando. Ekde 1580 li loĝis en Friburgo, en Svislando, kie li mortis la 21-an de decembro 1597. Lia nevo estis la fama historiisto, juristo kaj eldonisto Heinrich Canisius.
Rolo en la Eklezio
En 1925 li estis proklamita sanktulo kaj doktoro de Eklezio. Liaj festotagoj estas la 27-a de aprilo (ĉefe en Germanujo) kaj la 21-a decembro (aliloke).
Verkoj
- Kölner Taulerdruck (kiel eldonisto), 1543
- Summa doctrinae christianae, 1555
- Catechismus minimus, 1556
- Parvus catechismus catholicorum, 1558
Li ege famiĝis pro siaj tri katekismoj, adaptigitaj al diversaj aĝogrupoj, kiuj estis reeldonitaj plurfoje ĝis la 20-a jarcentoj en grando eldonokvanto.