Petru la 4-a Rareș | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Petru Rareș | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1487 en Hârlău | ||||
Morto | 3-an de septembro 1546 (59-jaraĝa) en Suceava | ||||
Ŝtataneco | Princlando Moldavio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Mușat vd | ||||
Patro | Stefano la 3-a vd | ||||
Patrino | Maria Rareș vd | ||||
Gefratoj | Elena vd | ||||
Edz(in)o | Elena Ecaterina Rareş vd | ||||
Infanoj | Ilie II Rareş • Ştefan VI Rareş • Iancu Sasul • Chiajna of Moldavia • Ruxandra of Moldavia • doamna Maria of Moldova vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Petru la 4-a Rareș, naskita en 1483 kaj mortinta la 3-an de septembro 1546 en Suceava, filo de Stefano la Granda de Moldavio, dufoje estis reganto de Princlando Moldavio. Lia kromnomo Rareș devenas de lia patrino, Maria Răreșoaia.
La unuan fojon li estis regnestro de la 20-a de januaro 1527 al la 18-a de septembro 1538. Li sukcedis al Stefano la 4-a kaj regis ĝis 1538, kiam, pro plendo de Pollando, Sulejmano la 1-a (osmanida imperio) atakis lin aliance kun poloj kaj tataroj kaj instalis Ștefan Lăcustă kiel reganton.
En 1541 Petru sukcesis regajni la favoron de Sulejmano kaj denove regis, de la 19-an de februaro 1541 ĝis sia morto je la 3-a de septembro 1546. Li restis vasalo de la turkoj; laŭ ordono de Sulejmano li kaptis la transilvanian vojevodon István Majláth kaj sendis lin katenitan al Istanbulo.
La tombo de Petru Rareș estas en la monaĥejo Probota, en la samnoma vilaĝo en distrikto Suceava.