Petri-plado

La Petri-plado[1] estas laboratoria ujo, kiu estas malalta vitro aŭ plasto kun formo de cilindra plado. Oni uzas Petri-pladojn ĉefe en biologiaj eksperimentoj kun agaragaro, por kultivado de mikrobiologiaj ĉelkulturoj.

Aspekto kaj uzado

En la modernaj Petri-pladoj havas ringojn, kiuj kunfiksas la supran kaj suban partojn. Multaj Petri-pladoj estas lokigeblaj en specifan plastan ujon.

Modernaj Petri-pladoj tipe konsistas el vitro aŭ plasto. La vitraj Petri-pladoj estas reuzeblaj post sterilizo (ekz. rezervante ĝin dum unu horo en temperaturo de 160 °C). La plastaj Petri-pladoj estas unufoje uzeblaj.

La malplenaj Petri-pladoj estas uzeblaj por ĝermigo de plantoj aŭ por aliaj laboratoriaj taskoj, ekz. sekigo de likvaĵoj aŭ rezervado de ekemplero.

J. R. Petri, la inventinto de la Petri-plado

Historio

La nomo de la Petri-plado devenas de la germana bakteriologo Julius Richard Petri (18521921), kiu inventis ĝin en 1887,[2] kiam li laboris kun Robert Koch.

Poste, pro vasta uzado je biologio kaj medicino, la Petri-plado fariĝis fama simbolo de scienco — tiel fama ke, en 2018, oni aldonis piktogramon de la Petri-plado en Unikodon 11.0 (kiel U+1F9EB 🧫).

Referencoj

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: petriplado
  2. Petri, R. J. (1887). Eine kleine Modification des Koch'schen Plattenverfahrens”, Centralblatt für Bakteriologie und Parasitenkunde (de) 1, p. 279–280.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.