Petra tombejo (germane: Petersfriedhof) troviĝas ĉe la Arkiabatejo Sankta Petro en Salcburgo, Aŭstrujo. Krom la tombejo de la Monaĥinejo Nonnberg ĝi estas la plej malnova kristana entombigejo.
Historio
Tre verŝajne ĝi samaĝas kiel la apuda klostro de la benediktanoj. Komence ĝi servis nur al la entombigo de anoj de la monakejo; la unua mencio dokumenta estas okaze de la cedo de la entombigada rajto fare de lia arkiepiskopa moŝto Konrado de Abenberg de marto 1139. La areo tiam estis pli malgranda ol nun aŭ havis alian formon ĉar troviĝis tiutempe inter la Kruco-kapelo kaj la konventa preĝejo la monaĥaj ĉambroj. La plej malnova slabo videbla ĝis nun estas por abato Dietmar († 1288). De 1300 oni havas tomboŝtonon kun familia blazono kaj la enskribo Hie leit her Man Gaerr.... Ambaŭ objektoj estas nun en la klostro de la monaĥejo.
Multaj anoj de mezepokaj dinastioj kuŝas ĉi tie. Menciindas ankaŭ la tombo de Werner von Raittenau zu Langenstein (1593), la patro de Wolf Dietrich von Raitenau. Mezepoka tombokripto por monaĥoj malkovriĝis en 1865 kiu tuj poste reŝlosis onin mure. Sub la regado de abato Petro (1436–1466) la komplekso ricevis ĉirkaŭbaraĵon kaj abato Beda Seeauer (1753–1785) proklamis la unuan publikan tombejregularon.
En decembro 1878 anoncis oni la ĉeson de entombigoj. Pri la sekvoj de la ekmalfunkcio oni tiam ne pensis ĉar jam en 1900 la kadukoj bone videblis. Tiam kelkaj eĉ planis partan neniigon por havi pli da spaco por funikularo je Citadelo Hohensalzburg. Tion malhelpis la obstinaj benediktanoj mem. Ĝis 1930 la ordeno kune kun kriptoluprenantaj familioj zorgis pri la tombejo. La magistrato agnoskis tiajn seriozajn atentojn kaj repermesis en marto 1939 novajn entombigojn.
Poezia prikanto
Danke al idilieca situo ĉe la piedo de la citadela monto kaj la pitoreska medio, kiu ĉiam denove invitas al novaj malkovroj kaj inspiroj, la tuton ege ŝatis pentristoj kaj poetoj de la 19-a jarcento. Sekvas du ekzemploj poeziaj.
Der Salzburger Kirchhof[1]
(Nikolaus Lenau)
O schöner Ort, den Toten auserkoren
Zur Ruhestätte für die müden Glieder!
Hier singt der Frühling Auferstehungslieder,
Vom treuen Sonnenblick zurückbeschworen.
Wenn alle Schmerzen auch ein Herz durchbohren,
Dem man sein Liebstes senkt zur Grube nieder,
Doch glaubt es leichter hier: wir sehn uns wieder,
Es sind die Toten uns nicht ganz verloren.
Der fremde Wandrer, kommend aus der Ferne,
Dem hier kein Glück vermodert, weilt doch gerne
Hier, wo die Schönheit Hüterin der Toten.
Sie schlafen tief und sanft in ihren Armen,
Worin zu neuem Leben sie erwarmen;
Die Blumen winkens, ihre stillen Boten.
St.-Peters-Friedhof[2]
(Georg Trakl)
Ringsum ist Felseneinsamkeit.
Des Todes bleiche Blumen schauern
auf Gräbern, die im Dunkel trauern –
doch diese Trauer hat kein Leid.
Der Himmel lächelt still herab
in diesen traumverschlossenen Garten,
wo stille Pilger seiner warten,
es wacht das Kreuz auf jedem Grab.
Die Kirche ragt wie ein Gebet
vor einem Bilde ewiger Gnaden,
manch Licht brennt unter den Arkaden,
das stumm für arme Seelen fleht –
Indes die Bäume blüh'n zur Nacht,
daß sich des Todes Antlitz hülle
in ihrer Schönheit schimmernde Fülle,
die Tote tiefer träumen macht.
Kriptoj kaj ermitejo
La t.n. katakomboj alireblas okcidente de la kripto-arkadoj tra la kava loko Communegruft. De tie ĉi sorkondukas ŝtuparo ĝis du kapeloj duonnature elstarantaj el la montaro. Parte ili estis surmasonitaj poste. Ĉe Communegruft estas ankaŭ la tomboj de la fratino de Wolfgang Amadeus Mozart, Nannerl. Amiko ŝia estis la komponisto Michael Haydn kiu ankaŭ kuŝas tie ĉi.
La kripto-arkadoj
Konstruiĝis la arkadaj tombaroj nr. IV-VII ĉ. 1625, la nr. IX-XXIV inter 1615–1626 kaj la nr. XXV-LIV inter 1626–1630. Kreintoj estis ĉefe la masona mastro Christoph Gottsreiter dume la epitafoj kaj la gisfera finiĝikradaro datumas de inter la 17-a kaj la 20-a jarcentoj.
Malantaŭ la kripto-arkadoj ripozas:
- Gregor Baldi (1814–1878, nr. 34)
- Maria Anna von Berchtold zu Sonnenburg (1751–1829, nr. 54)
- Mathias Gschnitzer (1808–1884, nr. 28), urbestro
- Johann Georg Hagenauer (1748–1835, nr. 52)
- Johann Lorenz Hagenauer (nr. 16)
- Wolfgang Hagenauer (1726–1801, nr. 52)
- Sigmund Haffner la Maljuna, (1699–1772, nr. 39), urbestro
- Sigmund Haffner la Juna (1756–1787, nr. 39)
- Michael Haydn (1737–1806, nr. 54)
- Ferdinand Holböck (1913–2002, nr. 31)
- Gustav Kapsreiter (1893–1971, nr. 33)
- Robert Keldorfer (1901–1980, nr. 32)
- Herbert Klein (1900–1972, nr. 51)
- Carl Mayr (1875–1942, nr. 33)
- Richard Mayr (1877–1935, nr. 33)
- Heinrich Ritter von Mertens (1811–1872, nr. 19), urbestro
- Franz Heinrich von Naumann (1749–1795, nr. 32)
- Johann Christian Paurnfeind (1687–1768, nr. 50), urbestro
- Otto Pflanzl (1865–1943, nr. 41), populara poeto
- Santino Solari (1576–1646, nr. 31), ĉefkonstruisto de la Katedralo de Salcburgo
- Josef Thorak (1889–1952, nr. 25), skulptisto
- Franz Wasner (1905–1992, nr. 51)
- Ignatz Anton von Weiser (1701–1785, nr. 22), urbestro kaj libretisto por la verko "Die Schuldigkeit des ersten Gebots"[3]
La tombokampo
La talentita kortega ŝtonskulptisto kaj masonisto Sebastian Stumpfegger (li laboras por Johann Bernhard Fischer von Erlach) ĝuas pri tombo kun sep krucoj. La senpieca onidiro ke temas pri ses de li murditaj edzinoj malĝustas ĉar temas pri nur kvar edzinoj kaj du krucoj signas la tombon de la gepatroj.
Interesa estas ankaŭ la teksto sur tombo de muzea kuratoro el la jaro 1870: Froh gelebt, kein Scherz verdorben, – Viel geplagt und nichts erworben, – Viele Freunde, wenig Geld – War sein Loos auf dieser Welt.[4]
Elstaruloj en la vicaj tomboj
- Josef Becvar, arĥitekto
- Harry J. Collins, komandto de la 42-a infanteria divizio de la Usona Armeo (Rainbow)
- Anton Dawidowicz, komponisto kaj katedralkapelestro
- Joseph Eberle, verkisto
- Martin Hell, prahistoriisto
- Richard Hildmann, urbestro
- Ernst Hinreiner, dirigento
- Clemens Holzmeister, arĥitekto
- Armin Kircher
- Josef Klampfer, kripskulptisto
- Matthias Kracher, orgenisto kaj instruisto en Kuchl
- Matthias Laireiter, landa lernejinspektisto
- Hans Lechner, ministroprezidanto de Salcburgio
- Franz Martin, arthistoriisto
- Andreas Nesselthaler, kortega pentristo
- Bernhard Paumgartner
- Georg Pezolt
- Heinz Politzer
- Ferdinand Prillinger, pedagoglerneja estro
- Otto Prossinger, arĥitekto
- Alois Schmiedbauer
- Georg Schuchter, aktoro
- Josef Engelbert Tomaschek, paroĥestro de Herrnau
- Wilhelm Wolf, politkisto[5]
Aliaj tombejoj en Salcburgo
- Salzburger Kommunalfriedhof
- Sebastiansfriedhof ĉe Preĝejo Sankta Sebastiano
- Jüdischer Friedhof Salzburg (juda tombejo)
- Friedhof Maxglan
- Friedhof Aigen
- Friedhof Gnigl
- Friedhof Leopoldskron
- Friedhof Morzg
- Friedhof Liefering
- Friedhof Mülln
- tombejo de la Monaĥinejo Nonnberg
- soldata tombejo je Donneberg-parko (Nonntal)
Literaturo
- Conrad Dorn, Andreas Lindenthaler: Der Friedhof St. Peter in Salzburg. Verlag St.-Peter, 1982, Salzburg, ISBN 3-900173-37-0.
- Wolfgang Steinitz: Salzburg ein Kunst- und Reiseführer für die Stadt und ihre Umgebung, Residenz Verlag, Salzburg 1984, ISBN 3-7017-0003-6.
- Adolf Haslinger, Peter Mittermayr (eld.): Salzburger Kulturlexikon, Residenz Verlag, Salzburg 1987, ISBN 3-7017-0503-8.
Eksteraj ligiloj
- hejmpaĝo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petersfriedhof Salzburg en la germana Vikipedio.
Notoj
- ↑ Traduko enhava: Ho bela loko por la mortintoj, ho ripozumloko, tie ĉi kantas la printempo kantojn de resurekto. / Eĉ se ĉiuj doloroj traboras koron al persono kies karulo estis kuŝigita fose, ĉi tie oni ja firme kredas je revido kaj ke la mortintoj ne tute estas perditaj. / La migranto veninte el fora lando kaj estante sen konekso persona kun la tombejo ŝatas esti ĉi tie pro la beleco. / La mortintoj dormas profunde en la brakoj de beleco kaj signe svingas la floroj, ilia trankvilaj mesaĝistoj.
- ↑ Traduko enhava: Ĉirkaŭe ĉie ajn estas roka soleco. La floroj de la pala morto frostetas sur tomboj kiuj en obskureco funebras - sed tia funebro ne konas dolorojn. / La ĉielo desupre trankvile ridetas al tiu ĉi sonĝe fermita ĝardeno kie pilgrimantoj en kvieto atendas la ĉielon. Sur ĉiu tombo gvardias kruco. / La preĝejo kiel preĝo rektĉielen tenas sin antaŭ bildo de porĉiamaj gracoj. Kelkaj lumoj brulas sub la arkadoj porpetante por la mizeraj animoj. / Kaj la arboj nokte floras por ke la faco de la morto ŝlosu sin en ilia beleco, kio pli profunde dormigos la forpasintojn.
- ↑ stift-stpeter.at
- ↑ Traduko: Li vivis ĝojplene estante ŝercema, laborema sen gajnoj. Li havis multajn amikojn, malmulte da mono. Jen lia sorto ĉi-malsupre.
- ↑ stift-stpeter.at