Petra Haumann | |
---|---|
Petra Haumann | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1975 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Péter Haumann |
Frat(in)o | Máté Haumann |
Edz(in)o | Attila Király |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Petra Haumann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Haumann Petra estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia patro estis Péter Haumann.
Petra Haumann[1][2] naskiĝis la 24-an de novembro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
Petra Haumann maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1998. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Benedek. Dum la studentaj jaroj ŝi havis rolojn en ĉefurbaj teatroj. Post la diplomo ŝi rolis kaj en la ĉefurbo kaj province. Ekde 2010 ŝi prezentas ankaŭ memstaran spektaklon pri verkoj de Frigyes Karinthy. Ŝi havis edzon inter 2005–2014, ŝi naskis en 2005 kaj 2011.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: La venecia komercisto - Nerissa
- Molière: L' Avarulo - Élise
- Imre Sarkadi: Elveszett paradicsom - Míra
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - Marcsa
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Neil Simon: Mezítláb a parkban - Corie Bratter
- Mitch Leigh–Joe Darion: La Mancha lovagja - Antonia
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Pizzás (2001) - Lili
- Psycho 60 (mallonga filmo, 2020)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Shiri Appleby, Keira Knightley, Elsa Pataky[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- Három boltoskisasszony (1993)
- Presszó (serio, 2008) - patrino
- Mintaapák (serio, 2020) - Edit Körtvélyessi
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.