Petra Hartai | |
---|---|
Petra Hartai | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1992 (31-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Vörösmarty Mihály Gimnázium, Budapest • Universitato de Kaposvár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Petra Hartai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hartai Petra estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Petra Hartai[1] naskiĝis la 30-an de julio 1992 en Budapeŝto.
Biografio
Petra Hartai frekventis bazlernejon, dum semajnfinoj aktorlernejeton de Mária Gór Nagy. Kiel infana aktoro ŝi havis filman rolon en 2004. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2011, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2016. Ŝia ĉefinstruisto estis Pál Kocsis (aktoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Weöres Sándor. En 2017 ŝi ricevis stipendion. Ekde 2019 ŝi ne ligiĝas al teatro. Ŝi ricevis teatrajn premiojn en 2016 kaj 2017.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- La Dresado de la Megero - Bianca
- Kiel Plaĉas al Vi - Rosalinda; (samtempe) Ganiméd
- Romeo kaj Julieta - ina ĉefrolo
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Irina
- Onklo Vanja: - Sonja
- Ivanov: - Saŝa
- Jerry Herman - Harvey Fierstein - Jean Poiret: en:La Cage aux Folles (film) (teatra versio) - Anne
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Mi, szemüvegesek (2004) - Évi Kerekes (infana aktoro)
- Klipperek (televizia serio, 2008) - Julika
- Sohavégetnemérős (2016) - Móni
- Vándorló Levelek (2022) - Vera
- en eksterlandaj filmoj kelkfoje hungaraj voĉoj ekzemple de Carly Aquilino[2]
Fontoj
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2021-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.