Petersberg
monteto
Alteco 245,6 m
Situo inter Bechtolsheim kaj Gau-Odernheim; distrikto Alzey-Worms, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Montaro Rheinhessisches Hügelland (Rejnhesa montetarlando)
Geografia situo 49° 48′ N,  12′ O (mapo)49.7958.205Koordinatoj: 49° 48′ N,  12′ O (mapo) f4
Petersberg (Rejnland-Palatinato)
Petersberg (Rejnland-Palatinato)
DEC
Petersberg
Petersberg
Situo de Petersberg

La monteto Petersberg en Rheinhessen situanta inter Bechtolsheim kaj Gau-Odernheim en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, distrikto Alzey-Worms estas 245,6 m alta monteto de la rejnhesa montetarlando. La monteto estas erozia atestomonto en la Majenca baseno.[1]

La monteto estas kovrata de vitoj. De ĝia pinto oni havas bonan superrigardon trans la rejnhesa montetaro. Sur la pinto staras la ruino de la St.-Peter-preĝejo el la 10a jarcento.[2] Je la suda montpiedo sur teritorio de Gau-Odernheim troviĝas la plej granda areo de arbaraj tulipoj norde de la Alpoj.

Geografio

La monteto Petersberg situas inter Bechtolsheim en la nordokcidento kaj Gau-Odernheim en sudokcidento. Je la norda deklivo fontas la rivereto Engelborn. Ĝi enfluas post ĉ. 1 km en la rivereton Selz..

Flaŭro kaj faŭno

La monteto estas fuĝejo de multaj minacataj specioj en regiono de intenca vitikulturado.

La flaŭro konsistas el multaj maloftaj plantoj kiu trovis sur la kalkoza luesa grundo kun multe da suno kaj malmulte da akvo idealan kreskejon. Inter ili troviĝas Prunus fruticosa Teucrium chamaedrys, Papaver hybridum, Centaurea scabiosa kaj Lotus maritimus.

Ankaŭ la faŭno kun varmŝatantaj bestspecioj kiel ekszemple: maloftaj lacertoj, ekzemple Lacerta agilis, insektoj, ekzemple Metrioptera bicolor, helikoj, ekzemple Zebrina detrita, sed ankaŭ leporoj (Lepus europaeus) kaj kapreolo (Capreolus capreolus).

sabloŝtona plato el la unua mondmilito kun flanka markado por migrado (flava kruco)
rigardo sur la judan tombejon

Literaturo

  • Friedrich Behn: Ausgrabungen auf dem Petersberg, in:
    • Jb Bistum Mainz 3, 1948, pp 334–336
    • Mainzer Zeitschrift 41/43, 1948, pp 52–59 (Sonderdruck) mit 15 Abbildungen
  • Die Geschichte von Gau-Odernheim. Hrsg. von der Gemeinde Gau-Odernheim. 5 Bände. Krach, Mainz 1954.
    • Band 1. H. Gredy: Geschichte der ehemaligen freien Reichsstadt „Odernheim“. Mit einer Ansicht von Odernheim nach Merian u.d. alten städt. Siegeln. Aus mehreren 100 bisher unbekannten Urkunden u. Schriftstücken u. einigen bekannten zsgest. Krach, Mainz 1954.
    • Band 2. Christoph Einsfeld, Adam Reck, Heinrich Mildenberger: Die Geschichte von Gau-Odernheim. Bilderbd. und Ergänzungen über die letzten 100 Jahre. Krach, Mainz 1957.
  • Nachrichtliches Verzeichnis der Kulturdenkmäler – Kreis Alzey-Worms, Hrsg. Generaldirektion Kulturelles Erbe des Landes Rheinland-Pfalz, Stand: 15. Januar 2009, p. 23
  • Manutschehr Mehrnusch: Die Grenze Schleichsand/Cyrenenmergel <Mittel/Oberoligozän> am Kloppberg und am Petersberg, Mainz, 1964
  • Ariyapala Gunawardena: Das Tertiär zwischen Hillesheim und Gau-Odernheim (südl. Rheinhessen): mit besonderer Berücksichtigung der Mikrofauna des Schleichsandes
  • Denkmaltopographie Bundesrepublik Deutschland: Kulturdenkmäler in Rheinland-Pfalz Band 20.1: Landkreis Alzey-Worms|Kreis Alzey-Worms. Verbandsgemeinde Alzey-Land. Herausgegeben im Auftrag des Ministerium für Bildung, Wissenschaft, Weiterbildung und Kultur von der Generaldirektion Kulturelles Erbe Rheinland-Pfalz Direktion Landesdenkmalpflege. Bearbeitet von Michael Huyer und Dieter Krienke. Wernersche Verlagsgesellschaft: Worms 2013. ISBN 978-3-88462-327-5; p. 262

Referencoj

  1. Petersberg auf regionalgeschichte.net
  2. Basilika auf dem Petersberg auf regionalgeschichte.net

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.