Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petříkov |
Petříkov | |
germane Peterswald | |
vilaĝo | |
Vido al ĉefa strato en la vilaĝo | |
Oficiala nomo: Petříkov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Ostružná |
Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio |
Montaro | Riĥleba montaro |
Domoj | 71 2010 |
Rivero | Branná |
Situo | Petříkov |
- alteco | 740 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 12′ 14″ N 17° 02′ 31″ O / 50.20389 °N, 17.04194 °O (mapo) |
Plej alta punkto | 952 |
Areo | 6,24 km² (624 ha) |
Loĝantaro | 28 (2021) |
Denseco | 4,49 loĝ./km² |
Fondo | 1617 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 788 26 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Petříkov (Ostružná) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Petříkov (germane Peterswald) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Ostružná. Ĝi troviĝas en montaro Riĥleba montaro. Petříkov situas en valo de rivereto Branná, en supermara alteco 740–950 metroj. Tio estadis signifa vintra centro. Vivas ĉi tie 28 loĝantoj (2021).
Historio
Domaron Petříkov fondis en sia senjorujo de Kolštejn en la jaro 1617 Hanuš Petřvaldský z Petřvaldu. Konsisto de tiu ĉi senjorujo Petříkov restis eĉ post tio, kiam estis al Hanuš Petřvaldský pro sekvoj de lia partopreno en ĉeĥa nobelara ribelo konfiskita kaj donita al ĉeĥa victenanto Karolo el Liĥtenŝtejno, en kies dinastio ĝi poste restis ĝis fino de superulara administrado en la jaro 1850. Ekde komenco de la municipa establo (1850) Petříkov estas domaro de Ostružná, nur en la jaroj 1975-1990 ĝi estis, same kiel Ostružná mem, parto de municipo Branná. Lernejo ĉi tie estis fondita en la jaro 1854 (la konstruaĵo mem estis konstruita en la jaro 1911, ĝi pereis en la jaro 1945). Dum unua respubliko ĉi tie funkciis eĉ ĉeĥa minoritata lernejo. Antaŭ la unua mondmilito oni ĉi tie minis piriton kaj grafiton. Minado de la pirito post la unua mondmilito pereis, grafito estis minata plu eĉ dum intermilita periodo.
Post la dua mondmilito kaj ellandigo de la deven aj loĝnatoj la domaro estis alloĝigita nur el unu triono kaj nombro de loĝantoj poste plu sinkis. Anstataŭ 45 domoj en la jaro 1930 estis da ili loĝigitaj en la jaro 1991 nur 5 daŭre loĝigitaj. Sed la domaro evoluis kaj evoluas kiel sezona (vintra) turisma centro kun vico da deglitejoj kaj somera bobada glitejo.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 222 |
1880 | 237 |
1890 | 212 |
1900 | 207 |
1910 | 167 |
1921 | 150 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 148 |
1950 | 43 |
1961 | 37 |
1970 | 20 |
1980 | 13 |
1991 | 16 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 24 |
2011 | 27 |
2021 | 28 |
En Petříkov estas registritaj 71 adresoj : 9 daŭre loĝigitaj domoj kaj 62 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Nombro de domoj laŭ datumbazo de ministerio por enlandaj aferoj al la 12-a de januaro 2010. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 8 domoj, ĉiuj daŭre loĝigitaj.
Pluaj fotoj
- Vido al ĉefa sgrato en la vilaĝo
- Petříkov vintre
- Kapelo de sankta Laŭrenco en la jaro 2021
- Kruco antaŭ la kapelo
- Skideglitejo en la vilaĝo
- Eksa fajroestingista armilejo, nun refreŝigeja objekto
|