Peso laŭ PIV estas
- 1-e la ago mezuri la pezon de objekto, komparante tiun pezon kun alia pezo, elektita kiel unuo
![]() |
|
![]() |
|
- 2-e en filozofio, la ago juĝi la meritojn kaj malmeritojn de homo
![]() |
|
- 3-e la ago taksi la relativan valoron aŭ gravecon de io, por tion akcepti aŭ malakcepti
![]() |
|
![]() |
|

- 4-e monunuo en diversaj, plejparte sudamerikaj, landoj, kun diversaj valoroj
En ekonomia senco, la kvara laŭ la supra listigo, peso (hispane "pezo") origine estis valuto el Hispanio (poste en Hispanio kiel valuto enkondukiĝis "malgranda peso", la peseto) kaj nuntempe signas la nomon de malsamaj valutoj el pluraj eksaj kolonioj de Hispanio. La dolara signo $ origine estis simbolo de la hispane meksika monunuo peso kaj nur poste ekuziĝis por la usona dolaro. La signo nuntempe uziĝas kiel universala valuta simbolo por ĉiuj valutoj nomataj dolaro aŭ peso.
Nuntempaj valutoj
- Argentina peso en
Argentino
- Ĉilia peso en
Ĉilio
- Kolombia peso en
Kolombio
- Kuba peso kaj konvertebla kuba peso (peso convertible) en
Kubo
- Dominga peso en
Dominika Respubliko
- Meksika peso en
Meksiko
- Filipina peso en
Filipinoj
- Urugvaja peso en
Urugvajo
Krome en la sekvaj internaciaj organizaĵoj ekzistas "peso" kiel kalkula unuo:
- en la Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko (Sistema de Integración Centroamericana) la Peso Centroamericano ("peso centramerika"), kiu en rilato 1:1 egalas al la kurzo de la usona dolaro;
- en la Anda Komunumo la Peso Andino ("anda peso").
Plue la peso historie estis la oficiala valuto
- inter 1963 kaj 1988 en
Bolivio,
- ĝis 1925 en
Gvatemalo,
- inter 1975 kaj 1997 en
Gvineo-Bisaŭo kaj
- inter 1862 kaj 1926 en
Honduro.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.