Ĉi tiu artikolo temas pri rivereto. Por informoj pri komunumo en la distrikto Vâlcea, vidu la artikolon Pesceana (komunumo, Vâlcea).
Pesceana | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | distrikto Vâlcea |
Longeco | 45 km |
Akvokolekta areo | 247 km² |
Averaĝa trafluo | 1,4 m³/s |
Fluo | |
Fonto | norde de Negraia |
Enfluejo | al Olt, sude de Drăgășani |
- Alteco | 136 m |
- Koordinatoj | 44° 37′ 46″ N, 24° 18′ 5″ O (mapo)44.62944444444424.301388888889 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Pesceane, Ursoaia, Glăvile, Amărăști, Mrenești, Crețeni, Sutești, Drăgășani, Zlătărei |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Olteanca, Nemoiu, Gușoianca |
- Maldekstraj | Verdea |
Pesceana [pesĉana] estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas proksime de la vilaĝo Negraia en la komunumo Pesceana kaj atingas Olt-on sude de la urbo Drăgășani. Ĝia rivera kodo estas VIII.1.161.[1]
De la fonto ĝis Crețeni la distrikta vojo DJ677A sekvas la valon de la rivero, ekde tie ĝis Drăgășani la nacia vojo DN67B.
En Zlătărei, nelonge supre de la riverfino, situas akvomezura stacio fondita en 1951.[1]
Notoj
- 1 2 Bazinul hidrografic Olt (rumane) (PDF). Arkivita el la originalo je 2014-07-27. Alirita 2015-07-03.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.