Pertusa | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 0′ N, 0° 8′ U (mapo)42.001944444444-0.1275Koordinatoj: 42° 0′ N, 0° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 375 m [+] | ||
Areo | 29,365749 km² ( 293 6.5 749 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pertusa [+] | |||
Pertusa [perTUsa] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Alcanadre sudoriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Antillón, Barbuñales, Torres de Alcanadre, Salillas, Angües, Laperdiguera kaj Lacuadrada.
La loĝloko Pertusa mem (420 msm) estas je 35 km sudoriente de Huesca inter Salillas okcidente kaj Peraltilla nordoriente.
Historio
Estis jam antaŭromia setlejo uzita por la romia Itinero de Antonino, kies restaĵoj de ŝoseo kaj ponto restis ĝis nun.
Plej frua mezepoka mencio estas de 1106.[1] Ĉirkaŭ 1100 la reĝo Petro la 1-a de Aragono konkeris Pertusa, kiu iĝis ĉefurbo de areo de La Perdiguera, Lalauenga, Barbuñales kaj La Almunia Cuadrada (Lacuadrada). La Grafo de Aytone en 1380, ricevis donacon de la kasteloj kaj loĝlokoj de Pertusa, Bolea kaj Biel fare de la Infanto Don Martín. La reĝo Filipo la 2-a de Hispanio, danke al bona traktado fare de la lokanoj de Pertusa survoje al Katalunio, sendis al ili la arkitekton kiu estis konstruanta la monaĥejon de San Lorenzo de El Escorial por la konstruo de la sonorilturo de la preĝejo.[2]
La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Pertusa akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 666 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 125 loĝantoj (2022).
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj kunikloj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, Akvedukto de la Kanalo de Cinca, kaj ekstere naturaj lokoj. Estas gastejo por pilgrimantoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ (Yela, El Cartulario de Roda, pp. 69-70)
- ↑ Junio, Aduq Terbesarel 4 (19a de februaro 2015). «Ruta por Laluenga - Pertusa - Barbuñales». Santiagonoguero.es. Konsultita la 10an de aprilo 2021.
Bibliografio
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)