Irana arkitekturo aŭ persa arkitekturo estas la arkitekturo de nuntempa Irano kaj de la Irankultura Mondoregiono. Ĝi havas kontinuan historion de almenaŭ 5000 a.K. ĝis la nuno, kun karakterizaj ekzemploj distribuitaj super vasta areo de Turkio kaj Irako ĝis Norda Hindio kaj Taĝikio, kaj de Kaŭkazo ĝis Zanzibaro.
Priskribo
Persaj konstruaĵoj varias de kamparanaj kabanoj al tetrinkejoj kaj ĝardenoj, pavilonoj al "kelkaj el la plej majestaj strukturoj kiujn la mondo iam vidis".[1]
Irana arkitekturo ĝenerale elmontras bonegan diversecon, kaj strukturan kaj estetikan, formiĝante iom post iom kaj kohere pro pli fruaj tradicioj kaj spertoj. Sen subitaj inventoj, kaj malgraŭ la ripeta traŭmato pro invadoj kaj kulturaj ŝokoj, ĝi atingis "individuecon aparta de tiu de aliaj islamaj landoj".[2] Ĝiaj plej gravaj virtoj estas pluraj: "markita sento por formo kaj skalo; struktura inventemo, precipe en konstruo de volboj kaj kupoloj; genio por ornamado kun libereco kaj sukceso ne rivalita en iu alia arkitekturo".[3]
Tradicie, la konsila forma ĉeftemo de irana arkitekturo estis ĝia kosma simboleco "laŭ kiu la homo estas alportita en komunikadon kaj partoprenon kun la potencoj de ĉielo".[4] Tiu temo havigas ne nur antaŭfiksitan unuecon kaj kontinuecon al la arkitekturo de Irano, sed ankaŭ estis ĉefa fonto de ĝia emocia karaktero.
Laŭ persa historiisto kaj arkeologo Arthur Pope, la supera irana arto, en la bonorda signifo de la vorto, ĉiam estis ties arkitekturo. La supereco de arkitekturo validas por ambaŭ antaŭ- kaj post-islamaj periodoj.[5]
Arkitekturaj monumentoj
Notoj
- ↑ Arthur Upham Pope. Introducing Persian Architecture. Oxford University Press. London. 1971. p. 1
- ↑ Arthur Upham Pope. Persian Architecture. George Braziller, Novjorko, 1965. p. 266
- ↑ Arthur Upham Pope. Persian Architecture. George Braziller, New York, 1965. p.266
- ↑ Nader Ardalan kaj Laleh Bakhtiar. Sense of Unity; The Sufi Tradition in Persian Architecture. 2000. ISBN 1-871031-78-8
- ↑ Arthur Pope, Introducing Persian Architecture. Oxford University Press. London. 1971.
Bibliografio
- Carboni, S. & Masuya, T.. (1993) Persian tiles. Nov-Jorko: The Metropolitan Museum of Art.
Eksteraj ligiloj
- Iranaj Arkitektoj de Eŭropo Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Tehranimages. Nuntempa fotaro de antikvaj distriktoj de Teherano. Arkivigite je 2012-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala retejo de Nuntempa Arkitekturo de Irano