Perlofrankolino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus pintadeanus (Scopoli, 1786) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Perlofrankolino (Francolinus pintadeanus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj.
Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Tiu frankolino montras rimarkindan kapobildon nome komponita el helbruna punkteca krono, nigraj traokula kaj mustaĉa strioj kaj blankaj vangozono kaj gorĝareo. La dorso kaj subaj partoj estas tre fajne blankanigre makulecaj. La flugiloj kaj suba ventro estas pli ruĝecbrunaj. Ankaŭ la kruroj estas ruĝecbrunaj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Francolinus pintadeanus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.