Formo kaj grando kompare al averaĝa homo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La Perina mezoplodo aŭ Perina bekobaleno (Mesoplodon perrini) estas la plej ĵuse priskribita specio de bekobaleno. La unuaj du specimenoj estis trovitaj en Majo 1975 surstrande en la marbordo de Kalifornio, kaj du pliaj specimenoj estis trovitaj en 1978 kaj 1979, kaj la lasta en Septembro 1997. Ili estis dekomence identigitaj kiel Hektora bekobaleno (Mesoplodon hectori), escepte la plej ĵusa, kiu estis konsideita kiel bebo de Trubeka zifio.[1]
Post inkludo de unu el tiuj specimenoj en sekvenca datumbazo de DNA de bekobalenoj, rezultis, ke ili aspektis distingeblaj el M. hectori (Dalebout et al. 1998). La aliaj "Hektoraj" specimenoj el Kalifornio estis sekve konfirmitaj keil apartenantaj al la sama nepriskribita taksono (Dalebout 2002). La nova specio estiss formale priskribita en 2002 de Dalebout et al.; la koncernaj komuna kaj specia nomoj estas omaĝo al la cetologo William F. Perrin.
Spite la supraĵajn similaĵojn kun la (tute alopatria) Hektora bekobaleno, tiu specio estas tre rilata al la Perua mezoplodo, la venonta plej ĵuse priskribita specio, kaj probable reprezentas ties fratan specion en la Norda Hemisfero.
La Perina mezoplodo ankoraŭ ne estis definitive registrita viva fare de sciencistoj. Tamen, ties aspekto estas konata el la surstrandigitaj specimenoj, kaj pro ties identeco kiel nova specio, verŝajnas ke la kvar supozitaj Hektoraj bekobalenoj, kiuj estis viditaj ĉe Kalifornio en 1976 kaj 1978, estis fakte tiu specio (Mead 1981, Dalebout et al. 2002).
Priskribo
La Perina mezoplodo ne povas esti identigita absolute certe en la maro. Tamen, la kombino de malgrando, aspekto kaj supozebla teritorio malverŝajnigas konfuzon. Strandigitaj specimenoj povas esti identigitaj kiel tiu specio ĉu pere de DNA kaj/aŭ pere de anatomiaj detaloj de la kranio.(Dalebout et al. 2002)
Tiu specio havas la tre tipan korpoformon de mezoplodoj, kun malgranda kapo, longa korpo, kaj profunda vosto. La beko de tiu baleno estas pli mallonga ol tiuj de aliaj mezoplodoj scepte pri la Hektoro kaj la Nana bekobalenoj, speciale ĉe junaj individuoj. La buŝolinio de tiu specio estas rekta, kaj la melono formas malgrandan kernon kun krescentforma spirtruo kun antaŭen indikantaj pintoj. La dentoj de tiu specio estas tre grandaj al la buŝpinto. La matura maskla specimeno estis 3.9 metrojn longa kaj la ino estis 4.4 metrojn longa; la nematuraj maskloj mezuris inter 2.1 kaj 2.45 metrojn.
La koloraro estas malhelgriza supre kaj blanka sube en la holotipa masklo, kun pli helgriza sube ĉe la vosto. Estas blanka makulo ĉe la umbiliko. La koloro de inoj estas nekonata, ĉar la nura specimeno estis tro malkomponita.
Idoj estas helaj al malhelaj grizaj pinte, kaj blankaj sube, inklude la malsupran makzelon kaj gorĝon; la suba vosto estas helgriza. Estas malhela "masko" en la kapo, el la anguloj de la buŝo al la okulregiono, la beko kaj la melono, kaj estas blankaj strioj en la vosta subaĵo. La maskla plenkreskulo havis la tipajn blankajn cikatrostriojn el lukho kun samspecianoj. Nur masklaj plenkreskuloj ŝajne havas dentojn, kaj eĉ tiuj nur du, kongrue kun aliaj specioj de la genro Mesoplodon. En tiu bekobaleno, la dentoj estas ĉe la pinto de la malsupra makzelo.
Notoj
- ↑ Tiuj specimenoj havigis informaeon kiu erare estis publikigita kiel referenco al M. hectori, antaŭ ties ĝusta identigo estu konata – speciale ekde kiam la maskla plenkreskulo de Hektora bekobaleno estis ĵus priskribita. Dalebout et al. (2002) specife listigite de Mead (1981), Mead (1984), Mead & Baker (1987), Mead (1989), Baker (1990), Jefferson et al. (1993), Mead (1993), Carwardine (1995), Reeves & Leatherwood (1994), Henshaw et al. (1997) kaj Messenger & McQuire (1998)
Bibliografio
- Perrin, William F.; Wursig, Bernd & Thewissen, J.G.M (eds.) (2002): Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. ISBN 0-12-551340-2
- Reeves, Randall R.; Steward, Brent S.; Clapham, Phillip J. & Owell, James A. (2002): Sea Mammals of the World. A & C Black, London. ISBN 0-7136-6334-0