Perforto estas uzo de forto por trudi sian volon. Oni distingas inter fizika perforto (ekz. batoj aŭ uzo de armiloj) kaj psika perforto (ekz. fortaj aŭ daŭraj insultoj, humiligoj, kulpigoj, ofendoj aŭ minacoj).
Violento estas senbrida uzo de forto (perfortego), ekzemple por vundi homon aŭ detrui aĵon. Nocio kontraŭ estas senperforto.
Konsidereblas pluraj specoj de perforto kiel seksa perforto kaj perforto kontraŭ infanoj.
Hejma perforto, hejma violento, familia violento aŭ familiperforto, estas modelo de konduto kiu implikas perforton aŭ alian fitraktadon de unu persono kontraŭ alia en hejma kunteksto, kiel ekzemple en geedziĝo aŭ kunvivado. Ĝi povas esti nomita intimpartnera perforto kiam transigita fare de edzo aŭ partnero en intima rilato kontraŭ la alia geedzo aŭ partnero, kaj povas okazi en aliseksemaj aŭ sam-seksemaj rilatoj, aŭ inter iamaj geedzoj aŭ partneroj. Hejma perforto ankaŭ povas impliki perforton kontraŭ infanoj, gepatroj, aŭ maljunuloj, kaj escepte povas esti farita por mem-defendo. Ĝi prenas kelkajn formojn, inkluzive de fizika, parola, emocia, ekonomia, religia, genera, kaj seksa misuzo, kiu povas intervali de subtilaj, trudaj formoj ĝis edzeca seksperforto kaj ĝis perforta fizika fitraktado kiel ekzemple sufokado, batado, ina genitala kripligo kaj acidĵetado kiu rezultas ofte en deformado aŭ morto. Hejmaj murdoj inkludas ŝtonumon, bruligon de novedzino, honormurdojn, kaj dotmortigojn.
Kontraŭvirina violento estas tiu fifarita kontraŭ virino pro ŝia kondiĉo de virino. Tio estus «konsekvenco de la diskriminacio suferita kaj jure kaj en la praktiko, kaj la persistado de malegaleco pro ĝenraj tialoj».[1]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ ONU Día Internacional de la Eliminación de la Violencia contra la Mujer 2013