Pentre Ifan | ||
---|---|---|
![]() | ||
dolmeno [+] | ||
Koordinatoj | 51° 59′ 56″ N, 4° 46′ 12″ U (mapo)51.999-4.77Koordinatoj: 51° 59′ 56″ N, 4° 46′ 12″ U (mapo) | |
|
||
![]() |
||
Pentre Ifan | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

rekonstruo

Pentre Ifan – megalita portaltombo

Pentre Ifan – surloka informtabulo
Pentre Ifan estas por sia alteco plej fama megalita monumento en Kimrujo en la montetaro Preseli Hills. Estas la restaĵoj de la portaltombo el la neolitiko ĉirkaŭ la jaro 3500 a.K. Ĝi servis al komuna entombigo de la mortintoj. Ĝi povus esti uzata longtempe kaj poste sigelita. Origine la tomba kamero estis kairno. La ŝtonoj jam de longe estis forprenitaj kaj tial la origina kovraĵo mankas.
La tipo de la tombokamero estas nomata portala dolmeno. La fronto de la kamero konsistas el tri grandaj vertikale starantaj en formo de H. La nur sur tri portoŝtonoj kuŝanta ŝtonplato estas 5 m longa kaj pezas verŝajne pli ol 16 tunoj.
Vidu ankaŭ
- Britaj megalitoj
Fontoj
- priskribo Pentre Ifans Arkivigite je 2008-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
- bildoj de la Pentre Ifans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.