Penang | ||
---|---|---|
insulo • administra teritoria unuo • politika teritoria divido | ||
Situo | Malaka Markolo | |
Geografia situo | 5° 24′ N, 100° 14′ O (mapo)5.4100.23888888889735Koordinatoj: 5° 24′ N, 100° 14′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 293 km² | |
Plej alta loko | Penang Hill 735 m | |
Loĝantaro | 750 000 (2010) 2 560 loĝ./km² | |
Penango (malaje Pulau Pinang, ĉine 檳榔嶼, angle Penang Island) estas parto de la subŝtato Penango de Malajzio, ĉe la okcidenta marbordo de la malajzia duoninsulo. Ĝi anglalingve baptiĝis Prince of Wales Island kiam ĝi okupiĝis fare de la Brita Orienthinda Kompanio la 12-an de aŭgusto 1786, honore al la naskiĝtago de la Princo de Kimrujo (Prince of Wales), la pli posta reĝo Georgo la 4-a de Britio. La ĉefurbo George Town ricevis sian nomon laŭ la tiam reganta reĝo Georgo la 3-a de Britio. Laŭ stato de la jaro 2010, el la sume 750 000 loĝantoj de la insulo en etna vidpunkto 41,7 procentaĵoj estas ĉinoj, 41,3 procentaĵoj malajoj kaj 9,8 procentaĵoj baratdevenaj malajzianoj.
Malajzio havas alian insulon "Pulau Pinang", kiu estas feriejo por plonĝistoj en la Sudĉina Maro kaj estas parto de la mara parko Johor (angle Johor Marine Park), kiu konsistas el grupo da insuloj: Pulau Aur, Pulau Dayang, Pulau Lang kaj Pulau Pinang mem.
Referencoj
- www.penanghelp.com (angle) Arkivigite je 2012-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- respondoj al oftaj demandoj pri Penango (same angle) Arkivigite je 2018-08-09 per la retarkivo Wayback Machine