Pembroke | |||
---|---|---|---|
| |||
post town • komunumo en Kimrio • urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | SA71 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 41′ N, 4° 55′ U (mapo)51.676038888889-4.9158Koordinatoj: 51° 41′ N, 4° 55′ U (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pembroke, Pembrokeshire [+] | |||
Pembroke estas urbo de Pembrokeshire, Kimrio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis iom pli ol 7 200 loĝantojn.
Pembroke estis grava haveno de okcidenta Kimrio dum la mezepoko kaj la tudora epoko. Por defendi ĝin en 1093 konstruiĝis kastelo, kies imponaj restaĵoj ankoraŭ videblas: tie naskiĝis Henriko la 7-a (Anglio). Priorejo fondiĝis dum la 10-a jarcento.
En 1648, dum la angla enlanda milito, Oliver Cromwell sieĝis kaj kaptis la urbon, kie parlamentaj soldatoj, malkontentaj ĉar ili ne ricevis sian salajron, ribelis kaj aniĝis al la reĝa partio.
Norde de Pembroke situas Pembroke Dock, de kie pramŝipoj velas al Irlando.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.