Pellérd, kroate Pelir estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.
Bazaj informoj
- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 2080
- Poŝtkodo: 7831
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°02′12″N 18°09'21″E
Situo
Pellérd situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Pécs troviĝas je 11, Kozármisleny 13, Szentlőrinc 16, Harkány 26, Siklós 28, Pécsvárad 30 km-oj.
Historio
Pli frue romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1305 laŭ tiama hungara ortografio "Pelerd". Dum la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio kaj senhomiĝis. En 1690 uzino pri silko ekfunkciis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Margareta de Antioĥio de 1711, en 1811 trakonstruiĝis
- kalvinana preĝejo de 2005
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Kruco de 1835
- kastelo de Brázay [brAzai] kun parko kaj lago
- skulptaĵo pri papo Urbano la 1-a
- moderna lernejo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.