Pelargonidino | ||
Kemia strukturo | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Pelargonidino | ||
Glukozido de la pelargonidino | ||
Specife la frago estas frukto riĉa je pelargonidino. | ||
La grupo de la reĝa pelargonio prezentas nivelon da antocianidinoj inter 5 kaj dek fojojn pli altaj en la plej malhelaj centraj partoj de la planto. | ||
Kemia formulo | ||
Fizikaj proprecoj | ||
CAS-numero-kodo | 134-04-3 | |
ChemSpider kodo | ||
PubChem-kodo | 440832 | |
Aspekto | blankeca solido | |
Molmaso | 271,24 g mol−1 | |
Smiles
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H312, H312+332, H317 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P262, P304+312, P308+313, P352, P353 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Pelargonidino estas natura pigmento apartenanta al la familio de la antocianidino, kaj kiel ĉiuj antocianinoj, ĝi estas kontraŭoksidanto, kiu produktas karakterizan oranĝokoloron. Pelargonidino troviĝas en geranio kiel ruĝa pigmento kaj ĝi ankaŭ respondecas pri la ruĝokoloreco de la filodendro, apartenanta al la familio de la arumacoj aŭ aracoj. La floroj oranĝo-koloraj de la Lysimachia monelli posedas plej altan koncentriĝon de la pelargonidina pigmento. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa konstituanto de la Phaseolus vulgaris.
Proprecoj
Kune kun la cianidinoj, delfinidinoj, malvidinoj, peonidinoj kaj petunidinoj, la pelargonidino estas unu el la ĉefaj antocianidinoj, trovataj en naturo. En ĉi-familio, ĝi karakteriziĝas pro la ĉeesto de grupiĝo OH− en la pozicio 4 de la aromata ringo.
Kaŭze de ĝia flaviliuma nukleo, kiu posedas fortan reakciemon kun la nukleofilaj substancoj, la malvidino estas molekulo rilative malstabila, kaj do malfacile troviĝas en ĝia pura formo en la vegetalaj histoj. La aldono de iu sukero en la karbono-3 donas al ĝia strukturo pli grandan stabilecon kaj solveblecon. Ĝenerale, la heterozidoj estigitaj per kondensiĝo de la pelargonidino kaj unu aŭ pluraj ozoj (eventuale aciklaj) produktas antocianozidojn multe pli stabilajn. Pelargonidino prenas parton de vasta familio de kolorplenaj pigmentoj konataj kiel flavonoidoj.
Literaturo
- Anthocyanins: Biosynthesis, Functions, and Applications, Kevin Gould, Kevin M Davies, Chris Winefield
- Molecular Biology & Biotechnology of the Grapevine, Kalliopi A Roubelakis-Angelakis
- Edible Medicinal and Non Medicinal Plants, Volume 8: Flowers, T. K. Lim
- Berry Fruit: Value-Added Products for Health Promotion, Yanyun Zhao
- Plant Metabolism and Biotechnology, Hiroshi Ashihara, Alan Crozier, Atsushi Komamine
- Functional Foods, Cardiovascular Disease and Diabetes, A Arnoldi
- The Anthocyanin Pigments of Plants, Muriel Wheldale Onslow
- Basic Food Chemistry, Frank Lee
- Food Chemistry, H.-D. Belitz, Werner Grosch, Peter Schieberle
- Food Chemistry Research Developments, Konstantinos N. Papadopoulos
- Principles of Food Chemistry, John M. deMan
- Cambridge International AS and A Level Chemistry Coursebook with CD-ROM, Lawrie Ryan, Roger Norris