Pelagona regiono | |||
---|---|---|---|
Statistika regiono | |||
Blazono | |||
regiono de Norda Makedonio • administra teritoria unuo [+] | |||
Lando | Norda Makedonio | ||
- koordinatoj | 41° 21′ 36″ N, 21° 33′ 36″ O (mapo)41.3621.56Koordinatoj: 41° 21′ 36″ N, 21° 33′ 36″ O (mapo) | ||
Areo | 4 717 km² (471 700 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 238 136 [+] (2002) | ||
Denseco | 50,48 loĝ./km² [+] [+] | ||
Pelagona regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Pelagonia Statistical Region [+] | |||
La regiono Pelagono aŭ Pelagona regiono (makedone Pelagoniski region, Пелагониски регион) estas unu el ok statistikaj regionoj en Norda Makedonio. En 2015 ekzistis 231 137 loĝantoj. La plej granda sidejo de la regiono estas la urbo Bitola.
Loko, priskribo
Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando kaj ĝia areo estas 4 717 km².
Najbaraj regionoj estas sudokcidenta regiono en nordokcidento kaj regiono Vardar en nordoriento. La regiono limas kun Albanio en la sudokcidento kaj Grekio en la sudo.
La regiono konsistas el 9 komunumoj, kiuj estas:
Nomo | Loĝantaro | Administra centro | Areo - km² |
---|---|---|---|
Bitola | 92 203 | Bitola | 790 |
Demir Hisar | 8 282 | Demir Hisar | 480 |
Kruševo | 9 473 | Kruševo | 190 |
Dolneni | 14 118 | Dolneni | 418 |
Krivogaštani | 5 598 | Krivogaštani | 88 |
Prilep | 75 372 | Prilep | 1198 |
Resen | 16 351 | Resen | 549 |
Mogila | 6 219 | Mogila | 255 |
Novaci | 3 155 | Novaci | 755 |
La regiono estas loĝata plejparte de makedonoj, kiuj estas ĉirkaŭ 86%. Krom ili estas ankaŭ albanoj (ĉ. 5%), romaoj (ĉirkaŭ 3%), turkoj (ĉirkaŭ 3%). La resto estas bosnianoj, serboj, vlakoj kaj aliaj.
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Пелагониски регион en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php