
Rostita Pekina anaso, tranĉita kaj preta
Pekina anaso (ĉine 北京烤鴨, Běijīng kăoyā) estas fama anasaĵa plado de Pekino, kiu estas preparita ekde la imperia epoko. La forta nutrado de la anasoj kondukis al alterna nomo por la plado, běijīng tián yā (北京填鸭, "Pekina plenigita anaso").
La haŭto de la rostita anaso estas servita trempite en sukero kaj ajla saŭco. La viando tiam estas servita per vaporita patkuko, printempocepoj kaj dolĉa fazeola saŭco. Pluraj vegetalaj pladoj estas provizitaj por akompani la viandon, tipe bastonoj de kukumo. La manĝantoj disvastigas saŭcon, kaj laŭvole sukeron, super la patkuko. Nun, la patkuko estas volvita ĉirkaŭ la viando kun la legomoj kaj manĝata mane.

Pekina anaso
La cetero de la viando estas kuirita aparte. Oni ne malŝparas tion.
Vidu ankaŭ
Eksteraj fontoj
- Ĉinaj Pladoj
- Pekino, antikva kaj vivoplena urbo Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.