Pedro de Mena | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1628 en Granado |
Morto | 13-an de oktobro 1688 (60-jaraĝa) en Malago |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Alonso de Mena • Alonso Cano |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • arkitekto |
Pedro de Mena y Medrano (Granado, Aŭgusto de 1628 - Malago, 13-a de Oktobro de 1688), estis hispana baroka skulptisto.
Pedro de Mena dediĉis sin ĉefe al la realigo de religia imagaro, same kiel sia patro, Alonso de Mena, el kiu li heredis atelieron en Granado. Krome, li havis alian atelieron instalita dum tridek jaroj en Malago, kien li iris por partopreni en unu el siaj plej rimarkindaj verkoj nome la La seĝaro de la ĥoro de la Katedralo de Malago. En tiu urbo li plenumis multajn mendojn, ĉefe por religiaj ordenoj.[1]
En liaj verkoj elstaras: longecaj vizaĝoj kaj trajtoj de la figuroj, detale fajne pentritaj vestaĵoj kaj multkoloreco (koloroj en forta kontrasto) kaj la realismo en la karnaĵoj, ĉefe en Magadalenta Penanta, «Dolorosas» kaj «Ecce Homo». Pro la granda efiko kiun produktis la bildo de Sankta Francisko el Asizo realigita por la Katedralo de Toledo kaj pro la interveno de la kardenalo Moscoso y Sandoval, iama konatulo de sia patro, li iĝis ĉefartisto de tiu.[2]
Notoj
Bibliografio
- Lázaro Gila Medina (2007). Pedro de Mena, escultor 1628 - 1688. Madrid, Arco. ISBN 978-84-7635-686-9.
- Manuel Gómez-Moreno (1964). La Gran Época de la Escultura Española. Barcelona, Noguer. Número registro: B-44-1964.
- Andrés Llordén (1960). Escultores y entalladores malagueños. Ensayo histórico documental (Siglos XVI -XIX). Ávila, Real Monasterio de El Escorial.
- Ortueta y Duarte (1914), Facsímil: Sánchez-Mesa, Martín (1988). Pedro de Mena. Málaga, Universidad-Colegio de Arquitectos.
- Antonio Palomino (eldono de Nina Ayala Mallory) (1986). Vidas. Madrid, Alianza. ISBN 84-206-7056-1.