Pedro de Araújo Lima (1793-1870) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-a de decembro 1793 en urbo Sirinhaém, Pernambuko, Brazilo | ||||
Morto | 7-a de junio 1870 en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Koimbro | ||||
Partio | Partio Konservativa vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juristo • ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Petro de Araújo Lima (1798-1830), la Markizo de Olinda (urbo Sirinhaém, Pernambuko, Brazilo, 22-an de decembro 1793 - Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, 7-an de junio 1870) estis brazila monarkisma ŝtatestro, unika regento kaj unua ministro de la Imperio de Brazilo en kvar periodoj. Lia longa politika kariero ampleksis la regadojn de Johano la 6-a, Petro la 1-a kaj Petro la 2-a. Li ankaŭ estis unu el la fondintoj de la Brazila Konservativa Partio.
Li funkciis kiel Regento de la Imperio de Brazilo elde 1837 ĝis 1840, dum la malpliaĝeco de la imperiestro Petro la 2-a. Poste, dum la persona regado de Petro la 2-a, Olinda, dum kvar malsamaj periodoj, funkciis kiel Prezidento de la Konsilio de Ministroj.
Vivo
Lia naskiĝloko estis bieno Antas, proksime de la vilaĝo de Sirinhaém, en Pernambuko (kapitaneco de la nordorienta regiono de kolonia Brazilo). Per lia patro, Manuel de Araújo Lima, li estis deveninto de koloniistoj kiuj venis el Portugalio en la frua 16-a jarcento kun Duarte Coelho, la unua generalkapitano de Pernambuko. Per lia patrino, Ana Teixeira Cavalcante, lia deveno datis reen al Filippo Cavalcanti (1525-1614), nobelo de Florenco. Filippo Cavalcanti edziĝis kun filino de la portugala koloniisto Jerônimo de Albuquerque Maranhão (1548-1618) (frato de la edzino de Duarte Coelho) kaj kun sia ameriko-indiĝena edzino (la filino de kaciko, aŭ ĉefo de la Tabaĵara indiĝena popolo). Lia familio estis kaj antikva kaj riĉa. La familio posedis plurajn engenhos ("motorojn por mueli sukerkanon"), kiel sukerkanplantejoj estis nomitaj en Brazilo. Unu el tiuj trajtoj estis la bieno Antas. La sukerkanplantistoj estis la nordorienta ekvivalento en povo kaj riĉeco por la estontaj kafkultivistoj en la sudoriento de Brazilo.
Ĉar estis malmulte da aliro al bazlernejoj, kiuj estis kutime nur troveblaj en pli grandaj urboj, Pedro de Araújo Lima lernis legi kaj skribi hejme. En 1805 en la aĝo de 12, li iris por vivi kun patroflanka onklo en Recife, ĉefurbo de Pernambuko. Li, kvin jarojn poste, enskribiĝis en la kolegio Madre de Deus (Lernejo Dipatrino). En 1813, li transiris Atlantikon por studi Juron ĉe la Universitato de Koimbro en Portugalio. Liaj kunbrazilanoj en Koimbro en tiu tempo inkludis Bernardo Pereira de Vasconcelos (1795-1850), Manuel Alves Branco (1797-1855) (estonte la dua Vicgrafo de Karavelas), Cândido José de Araújo Viana (1793-1875) (poste la Markizo de Sapukaí), Miguel Calmon du Pin e Almeida (1796-1865) (poste la Markizo de Abrantes) kaj João Bráulio Muniz (1796-1835).
Araújo Lima pruvis esti tre bona studento, kaj diplomiĝis la 15-an de marto 1817. Daŭrigante en progresintaj studoj, li ricevis doktoreco-dekreton pri Kanonika juro la 27-an de aŭgusto 1819. Li revenis al Brazilo poste tiu jaro, elŝipiĝante en Pernambuko en decembro. Meze de 1820, al li unue estis ofertita la oficejo de ouvidor (supera juĝisto) kaj kaj poste iu posteno kiel "Provedor da fazenda, dos defuntos, ausentes, capelas kaj resíduos" (("Administranto de la financoj, de la mortintoj, forestantoj, kapeloj kaj restaĵoj) en Parakatu, kapitaneco de Minas-Ĝerajso, sed li rifuzis ambaŭ proponojn.
Araújo Lima estis 1,70 metroj (5 futoj 7 coloj) alta, havis bluajn okulojn kaj brunan hararon.
En 1820 la armeaj garnizonoj en Portugalio ribelis, kondukinte al kio iĝis konata kiel la "Liberala Revolucio de 1820". La militistaro formis provizoran registaron kaj alvokis la portugalajn kortumojn - la jarcentaĝan portugalan parlamenton, ĉi-foje demokratie elektitan kun la celo krei nacian konstitucio.
Vidu ankaŭ
- Filippo Cavalcanti (1525-1614)
- Jerônimo de Albuquerque Maranhão (1548-1618)
- Joaquim Gonçalves Ledo (1741-1847)
- Luís Pereira da Nóbrega de Sousa Coutinho (1760-1826)
- José Bonifácio de Andrada e Silva (1763-1838)
- Francisco Carneiro de Campos (1765-1842)
- José Joaquim Carneiro de Campos (1768-1836)
- José Saturnino da Costa Pereira (1771-1852)
- Hipólito da Costa (1774-1823)
- Nicolau Pereira de Campos Vergueiro (1778-1859)
- Diogo Antônio Feijó (1784-1873)
- José Clemente Pereira (1787-1854)
- Rafael Tobias de Aguiar (1795-1857)
- João Bráulio Muniz (1796-1835)
- José da Costa Carvalho (1796-1860)
- Markizino de Santos (1797-1867)
- Evaristo da Veiga (1799-1837)
- Carneiro Leão (1801-1856)
- Teófilo Ottoni (1807-1869)
- Deodoro da Fonseca (1827-1892)
- Machado de Assis (1839-1908)