Peachtree City | |
---|---|
![]() | |
urbo de Usono • komunumo de Georgio | |
| |
Flago | |
Administrado | |
Lando | Usono |
Kantono | Fayette (Georgio) |
Fondita | ĉ. 1965 |
Poŝtkodo | 30269 |
Retpaĝaro | http://www.peachtree-city.org/ |
Demografio | |
Loĝantaro | 34 947 (2006) |
Loĝdenso | 580 loĝ./km² |
Geografio | |
Geografia situo | 33° 24′ N, 84° 34′ U (mapo)33.398888888889-84.570555555556Koordinatoj: 33° 24′ N, 84° 34′ U (mapo) |
Alto | 274 m |
Areo | 60,3 km² |
- Akva areo | 1,6 km² | (2,5%)
Horzono | GMT-5h (somere -4) |
![]() | |
Situo en Georgio | |
![]() | |
| |
Alia projekto | |
![]() | |
Peachtree City (Persikarba urbo) estas urbo en la usona ŝtato Georgio, kaj administracie apartenas al kantono Fayette (Georgio). Ĝi estas relative nova loĝloko. La unua policejo kaj elementa lernejo malfermiĝis en 1965.
Demografio
Dum la popolnombrado en 2000 la nombro da loĝantoj estis fiksita je 31.580 En 2006 la nombro da loĝantoj estis taksita de la Usona censo-buroo (United States Census Bureau) je 34.947
Geografio
Laŭ la Usona censo-buroo la urbo havas areon 61,9 km², de kiu 60,3 km² tero kaj 1,6 km² plenaera akvo.
Golfĉara komunumo
Peachtree City havas reton da padoj speciale taŭga por golfĉaroj. Tiu reto estis establita kiel alternativa transportsistemo kaj havas ligojn kun preskaŭ ĉiuj gravaj aranĝoj en la urbo. Pro tio pli ol 9000 mastrumaj unuoj posedas golfĉaron. La plejmulto de la aranĝoj havas specialajn parkadejojn por tiuj veturiloj kaj la loka polico uzas ilin por kontrolgardi. La padoj ankaŭ estas uzataj de biciklantoj, kurantoj kaj promenantoj kiel sekura alternativo por la vojrando.[1]
Naskiĝis tie
- Reed Sorenson (5-an de februaro 1986), Usona aŭtovetkuristo
Referencoj
