Peŝto | |||
---|---|---|---|
| |||
kvartalo • former settlement | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 30′ N, 19° 6′ O (mapo)47.519.1Koordinatoj: 47° 30′ N, 19° 6′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pest (Hungary) [+] | |||
Pest [peŝt] estis hungara urbo ĝis 1873, unu el la 3 fondintoj de Budapeŝto. Nuntempe oni uzas "Pest", kiel sinonimo de la ĉefurbo. Historie ĝi estis longe kvestora libera reĝa urbo. Geografie Pest estas urboparto de Budapeŝto en la maldekstra bordo de Danubo. Administre Pest konsistas el 16 distriktoj, kiel submunicipoj.
Historio
La romianoj havis tie fortreson Contra-Aquincum, en verko de Ptolemeo la loknomo aperis kiel Πέσσιον (Pession), sed vera urbo evoluis dum la hungara dominado. La unua hungara mencio pri Pest okazis en 1148. Ĝi havis tiutempe defendan muron, tamen la tataroj en 1241 faris ruina la urbon. Dum dominado de turkoj la urbo malevoluis. Pest estis longe nur malgranda frato de Buda. La abrupta evoluo okazis en la 19-a jarcento, spite tion, ke en 1838 granda inundo forviŝis Pest-on. Ankaŭ la revolucio okazis tie, kaj ne en Buda en 1848. Dum la revolucio jam oni uzis la unuan konstantan ponton al Buda, tiel la 2 urboj estis duoblaj urboj. Ili unuiĝis kune kun Óbuda en 1873.
Vidindaĵoj
- Palaco Redout
- restintaj urbomuroj
.
Famuloj
- en la urbo loĝis kune ekzemple Sándor Petőfi kaj Mór Jókai
- en la urbo naskiĝis kaj mortis:
- aktoro Erzsébet Lángné Kelemen
- arkitektoj József Hild, Ferenc Wieser, Mátyás Zitterbarth kaj Lőrinc Zofahl
- bierfaristo Ferenc Mayerffy
- entreprenisto Ignác Schlick
- historiisto Miklós Jankovich
- juristo Mátyás Antal Markovics
- kuracisto Sámuel Rácz
- matematikisto János György Schmidt
- monaĥo Keresztély Kátsor
- pentristoj Alajos Györgyi Giergl, József Pesky, Constantin Daniel Rosenthal kaj Henrik Weber
- politikisto László Teleki
- Ferenc Komlóssy (aktoro)
- József Teleki (guberniestro)
- urbestro Lipót Rottenbiller
- vicurbestro János Boráros
- en la urbo naskiĝis:
- arkitektoj Ödön Lechner, Frigyes Schulek, Frigyes Feszl kaj Ignác Alpár
- astronomoj Miklós Konkoly-Thege kaj János Ferenc Zách
- dirigento László Erkel
- dramisto Dezső Szomory
- fizikisto Loránd Eötvös
- inĝeniero Kálmán Kandó
- instruisto Győző Morvay
- inventisto Tivadar Puskás
- jakobeno kaj martiro Ignác Martinovics
- ĵurnalisto Theodor Herzl
- poeto János Vajda
- pentristo Károly Lyka
- politikistoj István Tisza, Ignác Darányi, Sándor Károlyi, Zsigmond Perényi, Andor Festetics kaj Frigyes Podmaniczky
- reĝedzino Maria Henrietta de Aŭstrio
- verkistoj Miksa Falk kaj Felix Salten
- en la urbo mortis:
- aktoroj Béni Egressy, Gábor Egressy kaj Zsigmond Szentpétery
- arkitekto Mihály Pollack
- botanikisto Pál Kitaibel
- historiisto, monaĥo György Pray
- politikisto Miklós Wesselényi (filo)
- poetoj Gergely Czuczor, Mihály Vörösmarty kaj József Bajza (poeto)
- verkisto András Fáy
- violonisto János Bihari
Nomportantoj
Statistiko
En la 12-an de aŭgusto 2013 la serĉilo trovis 848 trafojn pri "Pest (urbo)".