Pazigrafio, larĝasence, estas uzado de ideografio por internacia komunikado. Trafiksignoj, ISBN-kodo, internacia kodo de biblioteko, la Blisa skribo ktp. estas praktikaj ekzemploj de uzo de pazigrafio. Sed, ĝenerale, oni nomas pazigrafio iom strukturitan komunikilprojekton, lingvon skribeblan, sed ne necese paroleblan.

Historio

Pazigrafioj, uzante nur simbolojn, ne dependas de iu lingvo, ĉar oni povas legi ilin en ajna lingvo. Tia sistemo ekzistis jam de kelkmil jaroj en la ĉina civilizo en la formo de la ĉina skribo. Tiu estis, kaj daŭre estas, vaste uzata kiel skriba interlingvo inter parolantoj de neinterkompreneblaj dialektoj kaj lingvoj en orienta Azio. Ek de kiam okcidentanaj intelektuloj eksciis pri tio, aperis provoj krei similan sistemon por la okcidenta civilizo. Jam la filozofiaj lingvoj de la 17a jarcento, ekzemple la Reala Karaktero de John Wilkins (1668), estis inspiritaj de la ĉina skribo.

En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj ekestis la plej multaj pazigrafiaj projektoj, kiel la pazigrafio de Maimieux, aprobita de la franca Conseil des Anciens (Senato) 1798, novaj estas ĉiam kreataj, ekz. Videlingo surbaze de Esperanto en 1992.

Same kiel ĉe planlingvaj projektoj ĝenerale oni povas dividi pazigrafiojn laŭ maniero de ilia ekesto aŭ laŭ deveno de la materialo, kiun ili uzas. Ekzistas do aprioraj pazigrafioj, konstruantaj siajn signojn laŭ divido de homaj scioj en certajn klasojn kaj subklasojn, kiuj ricevas respektivajn simbolojn. Tiaj sistemoj estas finpretaj, oni do apenaŭ povas aldoni novajn nociojn sen ŝangoj en la tuta sistemo.

Kiel ekzemplojn de aprioraj pazigrafioj oni menciu "Graphische Sprache" de Carl Haag el la jaro 1930. Li karakterizas sian provon kiel "apartigon de pensado disde lingvo pere de nocia skribo". La bazaj elementoj de lia nocia konstrusistemo estas klasoj fizikaj, psikaj, historiaj ktp. Por bazaj nocioj li uzas grafikaĵojn, ekzemple kvadrateto signifas aĵon, trianguleto konduton, cirkleto personon, kruceto bonon, horizontala streketo malbonon. "Translingua Script" de E. Funke (1956) estas cifera pazigrafio: la vortprovizo dividiĝas en 35 grupojn, la unuopaj nocioj estas signitaj per ciferoj kaj iliaj kombinaĵoj, ekzemple 9 = korpo, 9.1 = homa korpo, 9.2 = ostoj, 9.6 = korpaj funkcioj. Interesan grupon de aprioraj pazigrafioj formas tiuj, kiujn oni volas uzi por interkompreniĝo kun eksterteranoj, ekzemple Lancelot Hogben (aŭtoro de projekto Intergloso) kredas, ke eksterteranoj konas numerojn. Matematikisto Hans Freudenthal publikigis en 1960 projekton "Lincos" (Lingua cosmica), por ebligi kosman interkomprenighon helpe de radiosignaloj.

Aposterioraj (aŭ "empiriaj") pazigrafioj baziĝas sur nocioj esprimitaj per vortoj kaj vortgrupoj, ĉerpante do el lingva materialo. Ili abundas en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Unu el la plej bonaj kaj detalaj oni opinias "Safo" de André Eckardt (1947), inspiritan per ĉina skribo. Ĝi havas 180 bazajn signojn por la plej gravaj nocioj de ĉiutaga vivo. La nociaro estas kunmetita respektante la strukturon de eŭropaj lingvoj, i. a. gramatikajn kategoriojn. Tial al bazaj signoj aldonighas kromsignoj (ekz. al granda streko kromstreketo) por indiki pluralon, kazon, preteriton, imperativon ktp. Ekzistas ankaŭ miksaj formoj de aprioraj kaj aposterioraj pazigrafioj.

Praktika uzo

La sola pazigrafia projekto, kiu atingis praktikan signifon, estas la Blisa skribo, kreita de Charles Bliss (1949). Unue, tiu sistemo ricevis ne pli da atento ol la antaŭaj pazigrafioj, inspiritaj de la ĉina skribo kaj intencitaj por internacia komunikado. Ek de 1971 ĝi trovis tamen alian aplikon en multaj landoj, unue en Kanado, nome kiel komunikilo por handikapuloj kiuj ne kapablas regi ordinaran lingvon.

Ekzemploj de pazigrafioj

Kodo Roosevelt

Kodo Roosevelt estas pasigrafio proponita de Cope Whitehouse 1906. La nomo de projekto "omaĝis" usona prezidento Theodore Roosevelt, kiu havis nenian partoprenon en ĝi, la celo de tiu nomo estis ĉefe propaganda.

Mediaglifoj

Mediaglifoj (Mediaglyphs) estas moderna pazigrafio kreita en 2002 de Giuseppe Insana. Bazaj ideoj de Mediaglifoj estas la sama de klasikaj pasigrafioj: oni ne bezonus lerni ĝin, ĉar la signifo de simboloj estus memevidentaj. Ankaŭ, samekiel klasikaj pasigrafioj, la projekto estas inspirata en ĉina skribo.

Paleneo

Paleneo estas pazigrafio proponita de misterverkisto Leslie Charteris (1907-1993) en 1972.

Pikto

PiktoPicto (ne konfuzu al Pikto (esperantido)) estas pazigrafio kreita en 1938 kaj publikita en 1957 de nederlanda ĵurnalisto Karel Janson. Ĝi estas foje citita kiel planlingvo, eble estas ankaŭ pazilalio. Oni citas kiel aŭtoron ankaŭ John E. Willians el Britio, eble estas du projektoj kun sama nomo.

Telekaba

Telekaba estas pasigrafio proponita de aŭstra kuracisto Barono Clemens von Pirquet (1874-1929) en 1913.

Timerio

Timerio estas apriora lingvo proponita en 1921 de berlina arĥitekto Thiemer (eble kaŝnomo), kiel pure skriba lingvaĵo (pasigrafio), bazita en universala dekuma klasifiko de Melvil Dewey (DDC).

Ekzempleto: 1-80-17 (Mi amas vin).

Ĝi ricevas klasifikon 411.5 "1921” de Biblioteko Butler.

Unipix

Unipix estas pasigrafio proponita de Cindy Drolet en 1982. Ĝi estas kreita por ke turistoj povu fingremontri la dezegnojn por komuniki iliajn ideojn.

Listo de kelkaj Pazigrafioj

Bibliografio

  • Blanke, Detlev 1975 : Pazigrafioj, Esperanto, 835-6(7-8), p. 133-13.
  • C. P. von Pirquet: Telekaba = 83,332.000 Zahlenlaute für die Ziffernschrift. Vieno 1913.
  • Charteris, Leslie. Paleneo, a universal sign language. London: Hodder & Stoughton / Interlit A. G., 1972.(150 p.)
  • Drolet, Cindy. Unipix: universal language of pictures. Imaginart, 1982 (58 p.) ISBN 0960946403
  • Thiemer: Timerio. Eine Zahlensprache. Berlin, 1921.

Eksteraj ligiloj

http://www.mediaglyphs.org/mg/main.eng.shtml%5Brompita+ligilo%5D

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.