Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pazifao. |
Pazifao | |
Natura satelito de Jupitero (VIII) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Jupitero VIII[1] |
Nomita laŭ | Pazifao vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Philibert Jacques Melotte[1] |
Dato de malkovro | 27-a de januaro 1908[1] |
Loko de malkovro | Reĝa observatorio de Grenviĉo[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 23 912 238 km[2] |
Discentreco | 0,33026 |
Klinangulo | 143,028° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 755,42 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 60 km (averaĝe) |
Maso - Denso |
3 × 1017 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~124 K (averaĝe) |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 17[2] |
Pazifao estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi estas la plej granda retrograda satelito de Jupitero
Malkovro
Ĝin malkovris Philibert Jacques Melotte la 28-an de februaro 1908[3] en la Reĝa observatorio de Grenviĉo. Ekzameno de fotografiaj platoj permesis retrovi fotojn de ĝi de la 27-a de januaro. Tamen ne estis certe, ke estus ĉu jupitera satelito ĉu asteroido: ĝi ricevis la numeron[4] 1908 CJ.
Nomo
La 7-an de oktobro 1975, IAU aprobis[5] ke ĝi ricevu la nomon Pazifao, (greke; Πασιφάη: Pasifae)[6] laŭ la nomo de Pazifaa, reĝino de Kreto, edzino de Minoo kaj patrino de Minotaŭro.
Ecoj
La grando kaj maso de Pazifao (60 km kaj 3 × 1017 kg) estis proksimume kalkulitaj laŭ ĝia videbla magnitudo, 17; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo havus valorojn de 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Laŭ ĝia infraruĝa spektro kaj ĝia koloro (griza), Pazifao povas esti rigardita kiel asteroido (aŭ fragmento de asteroido) kaptita de Jupitero.
Orbito
Pazifao estas la ĉefa ano de la pazifaa grupo, al kiu ĝi donas sian nomon. La retrogradaj orbitoj de la satelitoj de tiu grupo havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinecojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.
- Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La pazifaa grupo estas videbla en centro-malalto.
- Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la pazifaa grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ « Note on the Newly Discovered Eighth Satellite of Jupiter, Photographed at the Royal Observatory, Greenwich » (angle)
- ↑ La nuna sistemo de maldaŭra nomo ne tiam ekzistis.
- ↑ IAUC 2846: N Mon 1975 (= A0620-00); N Cyg 1975; 1975h; 1975g; 1975i; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Pasiphae, laŭ sugesto de J. Blunck, (pli malfrue oficialigita) kiu proponis, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e", (tio, kiu neeblas en esperanto).
Eksteraj ligiloj
- pole Pazifao, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
- angle Pazifao (angla versio)
- france Pazifao kaj la eksteraj jupiteraj lunoj Arkivigite je 2009-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- france Pasiphae (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
- germane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")
|