Payo de Ojeda | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34485 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 43′ N, 4° 29′ U (mapo)42.716666666667-4.4830555555556Koordinatoj: 42° 43′ N, 4° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 19,28 km² (1 928 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Payo de Ojeda [+] | |||
Payo de Ojeda [PAĝo deoĤEda] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj al la subkomarko Boedo-Ojeda.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 220 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 92 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Meze de la 19-a jarcento, oni produktis sekalon, avenon kaj aliajn cerealojn, sed plej gravis la rikolto de lino kaj plej virinoj de la loko faris fadenojn kaj teksadon de tiu lino; kvankam estis kvar farunmuelejoj, oni devis importi tritikon.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.