Paymogo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Komarko | Andévalo | ||
Poŝtkodo | 21560 | ||
Politiko | |||
Urbestro | José María Infante Macías (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 318 (2009) | ||
Loĝdenso | 6,16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 44′ N, 7° 21′ U (mapo)37.7405873-7.3462085Koordinatoj: 37° 44′ N, 7° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 177 m [+] | ||
Areo | 214 km² (21 400 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paymogo [+] | |||
Paymogo estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio. La populara etimologio rilatas la nomon de la vilaĝo al "mago" (magiisto), sed reale la vera etimologio estas portugaldevena: "Paio" = domaro, "mogo" = limo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Paymogueros. La censita populacio en 2009 estis 1318 loĝantoj kaj la denseco estas 6,16 loĝ/km².
Situo
Paymogo estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Andévalo en la okcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 177 m; je 81 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 214 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 44' N, 7º 20' Ok.
Tiu teritorio limas kun Portugalio okcidente ĉe la loko Ribera de Chanza.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado. Spite malinteligenta rearbarigo per eŭkaliptoj, granda parto de la teritorio estas malferma arbaro de anzinoj, per kies fruktoj nutras sin ĉefe porkoj (industrio de ŝinko) kaj duarange per paŝtejoj ankaŭ ŝafoj. Estas fungo nome surloke "gurumelo", kiu gravas por la ekonomio kaj eĉ estas kerno de funga foiro. Ankaŭ ĉasado gravas.
Historio
La vilaĝo jam estis trapasejo por la vojo el Lisbono al Sevilo dum la 16a jarcento. Poste kreskiĝis danke al kontrabando. Dum la 19a jarcento okazis alia ekonomia okazintaĵo pro la ekspluatado de la minejoj de pirito situaj en Romanera kaj Vuelta Falsa de la municipa teritorio, sed tio ne daŭris pro manko de kapitalo, kaj la komunumo revenis al agrikulturo kaj la kontrabando ĉefe de kafo.
Vidindaĵoj
Estas kastelo konstruita en la 15a jarcento kaj rekonstruita por militoj kontraŭ Portugalio dum la 17a jarcento.
Notoj
|