![](../I/Terrikon_banner.jpg.webp)
Pavlohrad · | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de provinca signifo • setlejo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Provinco | ![]() | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 51400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 101 430 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 719 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 31′ N, 35° 52′ O (mapo)48.5235.87Koordinatoj: 48° 31′ N, 35° 52′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 71 m [+] | ||||
Areo | 59 km² (5 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
| |||||
Pavlohrad (ukraine Павлоград [pavlograd]) estas grandurbo en Ukrainio, apartenanta al la Dnipropetrovska provinco (ekde 2019 teorie Siĉeslava provinco). Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 101 430 loĝantoj sur areo de 59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 719 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
- 48° 31′ 00″ N 35° 52′ 00″ O / 48.51667 °N, 35.86667 °O (mapo)
- Supermara alteco: 71 m
- Poŝtkodo: 51 400 - 51 429
- Telefonkodo: 5632
Geografio
Pavlohrad etendiĝas sur ebenaĵo laŭ fervojo Donecko-Dnipro.
![](../I/Vernicle_Cathedral_Pavlograd.jpg.webp)
Historio
La loko estis menciita unuafoje en 1660. Vilaĝo estis fondita en la 1770-aj jaroj. Precipe soldatoj kaj ekssoldatoj loĝis tie. En 1784 ĝi ricevis statuson urbo kaj administris distrikton. En la 19-a jarcento la urbo estis grava centro de tritiko, en la komercado ankaŭ multe da judoj partoprenis. Baldaŭe oni faris ankaŭ bieron. En 1930 ribelo okazis kontraŭ komunistoj. En 1941 la nazioj okupis ankaŭ tiun urbon kaj la judoj estis mortigitaj. En la 1950-aj jaroj oni komencis minadi karbon kaj oni produktis meblojn kaj ŝuojn. 20 lernejoj funkcias en la urbo.
Vidindaĵoj
Vidu ankaŭ
Fontoj
- interalie la ukraina Vikipedio
![](../I/Pavlograd_Central_Avenue.jpeg.webp)
Eksteraj ligiloj