Pavlo Zahrebelnij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1924 en Soloshyne |
Morto | 3-an de februaro 2009 (84-jaraĝa) en Kievo |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Baikove Cemetery |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Sovetunio • Ukrainio |
Alma mater | Oles Honchar Dnipro National University • Kieva Nacia Universitato de Teatro, Kino kaj Televido «Ivano Karpenko-Karij» |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto • politikisto • scenaristo |
Verkoj | Q12101010 |
ZAHREBELNIJ Pavlo (ukraine Павло Загребельний; n. 25-a de aŭgusto 1924 apud Poltavo - 3-an de februaro 2009, Kievo) - unu el plej fekundaj kaj popularaj roman-verkistoj de la dua duono de XX jc. en Ukrainio. Kiel junulo li militis sur batalkampoj de la Dua mondmilito, estis vundita, tri jarojn li pasigis en koncentrejo. En 1951 li diplomiĝis ĉe la filologa fako de Dnipropetrovska Universitato, en 50-aj jaroj de XX jc. aperis liaj 4 novel-kolektoj. Laboris kiel ĵurnalisto, redaktis kelkajn literaturajn revuojn. Li estas aŭtoro de ĉ. 20 romanoj, multaj el kiuj estas historiaj, kiuj kovras diversajn periodojn de la ukraina historio de la dua jarmilo.
Liaj romanoj estis tradukitaj en multajn lingvojn: rusa, angla, franca, turka. Lian rakonton Tajfuno esperantigis Viktor Pajuk. Fragmenton de lia romano "Roksolana" esperantigis Eugenia Amis (Turka Stelo, n-ro 079, Julio, 2022).