Pavlo Skoropadskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1873 en Wiesbaden |
Morto | 26-an de aprilo 1945 (71-jaraĝa) en Metten |
Tombo | Bavario |
Lingvoj | ukraina • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Page Corps |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Petro Skoropadsky |
Patrino | Q104514395 |
Edz(in)o | Oleksandra Skoropadska |
Infanoj | Mariya Skoropadska • Yelyzaveta Skoropadska • Danylo Skoropadskyi • Olena Ott-Skoropadska |
Okupo | |
Okupo | militisto • politikisto • diplomato |
Pavlo Skoropadskij (ukraine Павло Скоропадський; naskiĝis la 15-an de majo 1873 en Wiesbaden; mortis pro aerbombado la 26-an de aprilo 1945 en Metten) estis ukraina politikisto, hetmano dum la unua mondmilito, apogita de la germanoj.
Post la Traktato de Brest-Litovsk - marto 1918 -, la centraj potencoj apogis Skoropadskij kaj li iĝis la 29-an de aprilo 1918 hetmano. Li kaj liaj naciaj sekvantoj batalis kontraŭ la Ukraina Popola Respubliko. Post malvenko de la germanoj, ankaŭ Skoropadskij perdis la potencon en novembro de 1918 (sekvis lin Simon Petljura) kaj fuĝis al Berlino en 1919.
Dum lia regado, oni forte apogis la ukrainan kulturon kaj instruadon. Li eldonis dekretojn pri fondo de ukrainaj universitatoj.
Literaturo
- Günter Rosenfeld (Hrsg.): Pavlo Skoropads'kyj. Erinnerungen 1917 bis 1918, Steiner, Stuttgart 1999 (Quellen und Studien zur Geschichte des östlichen Europa, Band 55) ISBN 3-515-07467-8
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.