Pavimo estas stabila surfaco de ŝoseo, formita el regule metitaj pecoj ( nomataj pavimeroj) el solida materialo; plej ofte el fortika natura ŝtonaĵo (ekzemple grejso aŭ granito), foje ankaŭ el betono, malofte el ligno (vidu sube).
Laŭ Francisko Azorín pavimo estas Ŝtona, ligna, asfalta kovraĵo de strato, plenko, ŝoseo.[1] Li indikas etimologion el la latina pavimentum (pavimo). Kaj li aldonas la terminojn pavimi (kovri per pavimeroj) kaj pavimisto.[2] Laŭ la desegno montrita de Azorín pavimo estas tuj sur la planko.
Historio
En la historio la pavimado de vojoj estis konsiderinda progreso, ĉar antaŭe sezonaj pluvoj kutime neuzebligis terajn vojojn. La grundo kun koto, radsulkoj kaj truoj ofte malmoliĝis tiom, ke ne nur ĉaroj ne povis pasi, sed ankaŭ paŝantoj kaj rajdantoj. Eĉ povis okazi, ke en tiaj kototruoj ili dronis kaj mortis.
La unua ĝenerala farado de pavimitaj vojoj estis far la romianoj. Fama ekzemplo inter tre multaj estas la historia Via Appia.
Nuntempe pavimitaj vojoj preskaŭ ĉie anstataŭitis per asfaltitaj vojoj, nur kelkaj malgravaj kaj flankaj stratoj, kaj vojoj en historiaj urbocentroj kie oni aparte penas konservi la historian aspekton, plu restas pavimaj.
Ligna pavimo
Ligna pavimo estas speco de ligna planko survoja, sed ankaŭ ene de konstruaĵoj. En ligna pavimo la arbaj kreskoringoj videblas, la lignaj fibroj do estas vertikalaj, dum plankoj el simetrie kaj varie kunmetitaj tabuletoj el malmola kaj polurita ligno, tiel segitaj ke la lignaj fibroj estas horizontalaj, nomiĝas pargeto.
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 160.
- ↑ Azorín, samloke.