Paula Környey | |
---|---|
![]() Paula Környey en 1935 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Környey Paula |
Naskiĝo | la 28-an de decembro 1899 en ![]() |
Morto | ? en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Béla Környey |
Frat(in)o | István Környey |
Okupo | |
Okupo | aktoro • poeto • eseisto • verkisto |
Paula Környey [kornjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun kompleta nomo Környey Paula Amália Ilona estis hungara aktoro. Ŝi estis filino de Béla Környey.
Paula Környey naskiĝis la 28-an de decembro 1899 en Debrecen, ŝi mortis en nekonata tempo en Esztergom.
Biografio
Paula Környey frekventis katolikan lernejon en Budapeŝto, en 1917 ŝi lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. En la sekva jaro ŝi debutis en privata teatro de Vilma Medgyaszay. En 1919 ŝi havis rolojn en Teatro Madách, poste en Teatro Magyar. Inter 1921 kaj 1938 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi edziniĝis en 1932. En 1938 ŝi plene forlasis la scenejon kaj vivis kun la familio en Esztergom. En la frua socialismo ŝia edzo estis akuzita, eĉ ne nur la edzo sed ankaŭ ŝi mem trovis sin en prizono. Ŝia edzo mortis, post la liberiĝo ŝi plene retiriĝis.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- La Venecia Komercisto - Jessica
- Hamleto - Ofelia
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Viola
- La Komedio de Eraroj - Adriana
- Somermeznokta sonĝo - Hermia
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Hyppia; Cluvia
- József Katona: Bánk bán - Izidóra
- Ibsen: Peer Gynt - Solvejg
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska
- Ferenc Herczeg: Bizánc - Olga
- Moliére: La malsanulo pro imago - Angelika
Ŝiaj kontribuoj
- Szép hazugság (1988) - libro
- Klaudia - (1923, dramo prezentita en Eger kaj Budapeŝto)
- A thagastei sas - (1924, dramo prezentita en Budapeŝto)
Referencoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2007-07-05 per la retarkivo Wayback Machine