Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B

Julien de Bakker

Julien de Bakker (mortis la 10-an de julio 1927) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Mieke Bens

Mieke Bens estas esperantisto el Antverpeno. Portretan foton de ŝi vidu sube.

Léa Bernaerts-Toussaint

Léa BERNAERTS-TOUSSAINT (naskiĝis en 1894, mortis en 1993 en la aĝo de 99 jaroj en Kempen, Belgio) estis belga esperantistino. Ŝi lernis Esperanton en 1908, en lernejo, estis plurajn jarojn UEA-delegito, kaj ankoraŭ partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson en 1987.

Armand Henri Georges Blaise

Armand Henri Georges Blaise (naskiĝis 1883?, mortis 1911) estis sekretario de la Brusela Grupo Esperantista en komenco de 20-a jarcento.

Maria Bockholts

Maria Bockholts (mortis la 22-a de oktobro 1952) estis belga esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Bruĝo. Ŝi estis edzino de Léon Van Wassenhove.

Marie Boedt-Thooris

Marie Boedt-Thooris (mortis la 28-an de februaro 1951 en Moerkerke), fratino de Yvonne Thooris, estis kabeinta belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Bruĝo.

Maurice Boeren

Maurice Boeren (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto en Antverpeno.

Tradukoj:

Max Bolsius

Max Bolsius (mortis 1948) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Arie Bouman

Arie Bouman estas iama Nacia Reprezentanto de Skolta Esperanto-Ligo en Belgio. Portretan foton de li vidu sube.

Hendrik Bouten

Hendrik Bouten (naskiĝis la 22-a de oktobro en Bumbeke; mortis la 17-an de aprilo 1923 en Willebroeck) estis unu el pioniroj de Esperanto-movado en Belgio.

Eddy van den Bosch

Eddy van den BOSCH estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2007 kaj 2009 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Freddy Bosmans

Freddy BOSMANS (naskiĝis en 1939, mortis en 1999), iama delegito pri pentrarto kaj vegetarismo en Ferrières (Belgio), aktiva en la 70-aj kaj 80-aj jaroj en rondoj ekologiismaj kaj vegetaranaj.

Jan Bovendeerd

Jan BOVENDEERD estis flandra esperantisto. Interalie, li la jaroj 1991 kaj 1994 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

F. Boucherij

F. Boucherij estis belga esperantisto en komenco de 20-a jarcento.

Verko

    • R. Van Melckebeke. Lula kanteto (Wiegelied), flandraj paroloj de L. Boucherij, (ankaŭ kun franca kaj germana teksto) muziko de Edward Keurvels. Eld. Vlaamsche muziekhandel, Antverpeno, 1910?
Citaĵo
 Sur bela flandra teksto la famkonata orĥestestro kaj komponisto Edward Keurvels verkis muzikan perlon : simplan, ĉarman melodion ; simplan, ĉarman akompanon. Mi estas devigata reskribi la samajn vortojn, ĉar nur ili sufiĉe bone esprimas mian ideon.

Plej sukcesinta estas la esperanta traduko. Komparante la tri tradukojn (francan, germanan kaj esperantan) de la poeziaĵo de S-ro Boucherij, oni tuj konstatas, ke Esperanto plej efike atingis la celon, fari tradukon samtempe laŭvortan kaj laŭritman.

Esperantistoj, vi kantu..... la freŝan Lulan Kanteton de Keurvels, Boucher^ kaj Van Melckebeke! 
 Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Leon Braet

Leon Braet (mortis la 25-a de februaro 1956) estis esperantisto en Nieuwpoort dum la mezo de 20-a jarcento. Li estis kunorganizinto de la belga kongreso, kiu tie okazis en 1931.

Wilfrid Broeckaert

D-ro. Wilfrid BROECKAERT (naskiĝis la 30an de Januaro 1877, mortis la 15an de februaro 1948), filo de la ligvisto Jan Broeckaert, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li estis ano de Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal en Letteren (Reĝa Akademio por Nederlanda Lingvo kaj Literaturo)

Antoine Gohr-Ter Bruggen

Antoine Gohr-Ter Bruggen (naskiĝis 1883?, mortis la 20-an de januaro 1926), membro de «La Verda Stelo», Antverpeno, estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento)

C

Robert Cauwe

Robert Cauwe (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Bruĝo.

Arthur Claes

Arthur Claes estis esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Agnes Coene-Geelen

Agnes COENE-GEELEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1943 kiel Agnes Geelen) estas flandra esperantistino. Inter la jaroj 1979 kaj 2000 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenis kaj partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Marc Cuffez

Marc Cuffez estas esperantisto el Ostendo (naskiĝis la 4-an de junio 1964 en Diksmuide). Li esperantiĝis en 1989 kaj estis dum 30 jarojn prezidanto / sekretario de loka Klubo La Konko en Oostende. Li dum pli ol 9 jarojn estis membro de estraro de FEL. Li organizis la ILEI-Konferencon en Ostendo en 2015. Li estas sekciestro de ILEI-Belgio (ekde 2010) kaj Komitatano de BAFE ĉe IFEF (ekde 2020) [1] Komitatano de UEA. Portretan foton de li vidu sube.

D

Maurice Daems

Maurice Daems esperantiĝis en 1916[1].

Nicolas de Buyl

Nicolas de Buyl estas esperantisto el Bruselo. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperantista Brusela Grupo. Portretan foton de ŝi vidu sube.

Martin Decaluwe

Martin Decaluwe estas esperantisto el Loveno. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperanto 3000, kies prezidanto li estas (en 2018[2]). Portretan foton de li vidu sube.

Herman Deceuninck

Herman Deceuninck estas esperantisto el Halle, kiu aktivas en Vikipedio, Global Voices en Esperanto kaj la Esperanta Naturamikaro (Verdaj Vojoj).

Arni Decorte

Arni DECORTE (naskiĝis en 1914, mortis la 17-an de decembro 1987 en Leuven) estis dumviva membro kaj delegito de UEA, kaj tradukis, eldonis diversajn verketojn pri kapucenismo kaj religio en Esperanto.

Louis De Hondt

Louis De Hondt (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis unu el la fondantoj de la Belga Esperanto-Instituto en 1926 en Antverpeno.

F. Delgarbo

F. Delgarbo estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li regule kontribuis al Belga Esperantisto ĉefe kiel recenzisto.

Tradukoj

Cyriel Buysse. Avino Renske. 1914; tradukis F. Delgarbo.

Maria De Ketelaere-Wouters

Maria De Ketelaere-Wouters (mortis la 20-a de marto 1938), edzino de Morris De Ketelaere, estis esperantistino en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento. Dum la vizito de Julio Baghy al klubo La Verda Stelo ŝi ricevis el la manoj de la prezidanto la bronzan medalon de 10-jara membreco.

Ivo De Keyzer

Ivo De Keyzer estas esperantisto el Bruselo. Portretan foton de li vidu sube.

Victorine De Kort

Victorine De Kort (naskiĝis 1930?, mortis 1952) estis belga esperantistino en la mezo de 20-a jarcento, ano de la grupo La Verda Stelo.

Iwan Delhez

Iwan Delhez (naskiĝis 1897?; mortis la 25-an de septembro 1938) estis esperantisto en Verviers ekde 1915. Li estis unu el sekretarioj de loka Esperanto-asocio, kiam ĝi organizis la Belgan Esperanto-Kongreson en 1925, kaj li gvidis plurajn kursojn.

Hélène Delplace

Hélène Delplace (mortis la 12-an de Aprilo 1937) estis esperantistino en Bruĝo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis edzino de Antoon Jozef Witteryck.

André Demarque

André Demarque estas Esperanto-aktivulo de la loka klubo Kvinfolio en Loveno-la-nova. Portretan foton de li vidu sube.

Achille De Martelaere

Achille De Martelaere esperantiĝis en 1913[3].

Bart Demeyere

Bart Demeyere estas esperantisto el Bruĝo. Li estas interalie la kreinto kaj administranto de la retbutiko de FEL kaj de la vortaro ViVo. Portretan foton de li vidu sube.

Alfred de Rechter

Alfred De Rechter (naskiĝis 1880, mortis 1928) policisto, membro jam de ĝia fondiĝo en 1911, de la Antverpena Polica Grupo Esperantista estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Pélagie Derks-Louye

Pélagie Derks-Louye esperantiĝis en 1909 [4].

Sylvain Dervaux

Sylvain Dervaux (mortis dum la Dua Mondmilito), estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento, fondinto-prezidanto de la Esperanto-Grupo en Kaprijke, post tranlokiĝis al Bruĝo. Edzo de Paula Dervaux-Redig. Li estis prezidanto de Bruĝa Esperanto-Grupo de 1925 ĝis 1929, post ĝia honora prezidanto.

Paula Dervaux-Redig

Paula Dervaux-Redig (mortis 1951) estis kabeinta belga esperantistino dum la unua duono de 20-a jarcento, ŝi estis edzino de Sylvain Dervaux.

Maria de Rijdt

Maria de Rijdt (mortis 1947) estis belga esperantistino en la mezo de 20-a jarcento en Antverpeno. Edzino de Hector Boffejon.

E. de Troyer

Leŭtenanto E. de Troyer estis esperantisto el Bruĝo en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • Resumé de grammaire Esperanto (d'après l’ouvrage de de Beaufront). Eld. A . J. Witteryck, Brugge, 1907. 15 paĝoj, 19 x 13 cm.

Rachel Dizier

Rachel Dizier (mortis la 2-a de februaro de 1936) estis esperantistino en Bruĝo dum la unua duono de 20-a jarcento.

Richard Raikes Dodson

Richard Raikes Dodson (naskiĝis 1887?, mortis la 1-an de decembro 1932) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis membro de La Verda Stelo de Antverpeno.

Willem Dollez

Willem Dollez esperantiĝis en 1910.[5]

Valère Doumont

Valère Doumont estas valona esperantisto el Tamines. Li interalie fondis la Verdajn Skoltojn kaj estas aktiva en APE. Portretan foton de li vidu sube.

Jeanne Doutrelingne

Jeanne Doutrelingne (naskiĝis 1886?, mortis la 24-a de oktobro 1927) flegistino de la Ruĝa Kruco, estis kasistino de la Genta Esperanto-klubo «La Progreso» en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi ricevis la medalon de la Venko kaj la rememorigan medalon.

Estelle Dubois

Estelle Dubois (mortis la 24-an de majo 1952) estis esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Bruselo.

Marcel Dumont

Marcel Dumont (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Bruselo.

F

Alberto Fernandez

Alberto Fernandez, esperantisto el Gent kiu iniciatis la tradukojn kaj publikigon en Esperanton de artikoloj aperintaj en Vrede vzw. Aŭtoro de Senĝenaj dialogoj .

F. Achille Nestor Fichefet

F. Achille Nestor Fichefet (naskiĝis 1862?, mortis la 19-a de decembro 1929) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Oostende.

Hugo Fontyn-Janssens

Hugo FONTYN-JANSSENS (en esperantlingvaj tekstoj ofte nur nomata Hugo FONTYN, naskiĝis en 1962 en Schoten) estas grafikisto kaj esperantisto vivanta en Oelegem, municipo Ranst, provinco Antverpeno de Flandrio. Ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) li komencis labori en 1987, kaj lia laboro rilatas ĉefe al grafiko, la aspekto de MONATO (enpaĝigo, serĉado de fotoj, farado de anoncoj, ktp). Krome li projektas librokovrilojn, faras aliajn grafikajn laboretojn, kaj de tempo al tempo helpas je la fina prilaborado de la eldonaĵoj de FEL.

Inter la librokovriloj faritaj de li estas interalie tiuj de La ŝtona urbo (Anna Löwenstein), Sagao de Njal (Baldur Ragnarsson), aŭ Internacie kuiri de Maria Becker-Meisberger.

Eksteraj ligiloj:

Konciza memprezento de 2002 en la retejo de FEL

Foto de li el 2007 en la ipernity-paĝo de FEL

G

Raymond Gérard

Raymond GÉRARD estas flandra esperantisto. Interalie, li inter la jaroj 1985 kaj 1988 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

Anna Goris

Anna Goris (mortis la 6-an de aprilo 1929) estis membro de esperanto-grupo de Sint-Niklaas en la unua duono de 20-a jarcento.

Robert Groverman

Robert Groverman (mortis 1951) estis belga esperantisto en Bruĝo dum la mezo de 20-a jarcento.

Eugénie Gunsburg

Eugénie Gunsburg (naskiĝis 1879?, mortis la 25-a de aŭgusto 1912) estis esperantistino en Antverpeno en la komenco de 20-a jarcento. Ŝi estis el la unuaj geesperantistoj dum la komenco de la movado.

H

Leo Heidendal

Leo Heidendal estis esperantisto en urbo Arendonk en la komenco de 20-a jarcento.

Victor Hendricx

Victor Hendricx (mortis 1947) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Bruselo. Li dediĉis grandan parton de siaj fortoj al la blindula movado.

Arthur Henraut

Arthur Henraut (1864? - 1937) estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento en Charleroi. Li ankaŭ estis delegito de UEA.

Julien Herla

Julien Herla (mortis 1913), ĵuĝisto, estis belga esperantisto en Verviers, kies loka grupo li estis unu el la fondantoj.

Bruno Hoffmann

Bruno Hoffmann (mortis 1951) estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Bruselo.

Max Horowitz

Max Horowitz (mortis la 27-a de januaro 1914) estis belga esperantisto el Antverpeno en la komenco de la 20-a jarcento. En la 8-a UK li recitis sian poemon titolitan Saluto al Krakovo.

Paul Hotterbeekx

Paul Hotterbeekx estas limburga esperantisto

J

Bertha Jacobs-Vanderstegen

Bertha Jacobs-Vanderstegen esperantiĝis en 1909 [6].

Louis Jansen

Louis Jansen (mortis septembro 1911) estis esperantisto en Antverpeno en frua 20-a jarcento. Li estis unu el la plej malnovaj membroj de la Antverpena Grupo Esperantista.

Frans Janssens (esperantisto)

Frans Janssens (naskiĝis en 1880?, mortis la 3-an de aprilo 1924), policisto, estis esperantisto en Antverpeno en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis unuaklasa vickomisaro ĉe la loka policistaro. Frans Janssens estis inter la policistoj, kiuj en 1911 lernis Esperanton por faciligi la akcepton kaj restadon de la tutmonda samideanaro, kiu vizitis tiun jaron la 7-an Universalan Kongreson. De tiu tempo li konservis sian simpation al nia afero kaj helpon al la loka movado.

Nicky Janssen

Nicky Janssen estas flandra esperantistino kaj rakontistino el Wommelgem. Ŝi interalie verkis fabelojn, rakontojn, produktis kaj reĝisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por iama infankoruso. En 2002 ŝi komencis lerni Esperanton. En Esperantio ŝi nuntempe (2018) precipe estas konata kiel prezidanto de FEL, aktivulo de la Kastelo Greziljono kaj kiel helpanto en la Esperantorenkontiĝoj PSI, Internacia Infana Kongreseto kaj NR. Portretan foton de ŝi vidu sube.

Antoinette Jennen

Antoinette Jennen (naskiĝis 1878 en Reckheim , mortis la 22-a de novembro 1948), lernejestrino, estis belga esperantistino dum la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis ordenita de la unuaklasa Civila Kruco, de la Medalo memoriga pri la centa datreveno de la Sendependeco de Belgio kaj de la oraj palmoj de la Krona Ordeno.

Ŝi estis instruistino en Saint-Gilles (Bruselo) kie disvolviĝis ŝia tuta kariero. Ŝi fariĝis lernejestrino, kaj pro aĝa limo, forlasis tiun postenon en la jaro 1937.

Ŝi lernis Esperanton dum kurso gvidata en Saint-Gilles, en la jaro 1911. Baldaŭ ŝi gvidis oficialajn kursojn en Saint-Gilles. La unua mondmilito interrompis ŝian laboron, sed F-ino Jennen ĝin reprenis, organizante la unuan postmilitan Belgan kongreson en Saint-Gilles, en la jaro 1921. Ŝi starigis kaj prezidis Esperantan Grupon, kiu kunvenis en tiu Brusela antaŭurbo.

K

Rafaelle Kestens

Rafaelle Kestens (mortis 1947) estis belga esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Bruselo, fratino de Mathilde Kestens.

Iwona Kocięba

Iwona KOCIĘBA estas flandra esperantistino de pola deveno, kiu ekde la 1980-aj jaroj pro fondo de esperantista familio venis al kaj de tiam vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Antverpeno. Inter la jaroj 2000 kaj 2003 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon. Portretan foton de ŝi vidu sube.

L

Bernard-Régis Larue

Bernard-Regis Larue estas francdevena belga esperantisto. Li estas (en 2018) prezidanto de la Esperantista Brusela Grupo.[7] Portretan foton de li vidu sube.

Reni Lecat

Reni LECAT (mortis la 15-an de aŭgusto) estis poldevena belgino kaj membro de UEA ekde 1945. Ŝi, loĝante en Belgio, multe helpis eksterlandajn esperantistojn krom la financaj subtenoj al pluraj por-movadaj aferoj.

Nicolas Leclercq

Nicolas Leclercq (mortis la 12-a de novembro 1931) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Ano de SLPE, li estis kasiston de Esperanto-grupo en Chênée.

Bertha Ledène

Bertha Ledène estis belga esperantistino en la komenco de 20-a jarcento. Sekretariino de la Bruĝa Grupo Esperantista ekde 1908. Partoprenis de la organiza komitato de belga kongreso de esperanto en Bruĝo 1910.

Verko

  • Dramo!. Eld. Presejo A. J. Witteryck, Bruĝo, 1910, 7 pĝ (20 x 10).
Citaĵo
 Tiu ĉi amuza monologo (por sinjoro skribita ), premiita de la Belga Ligo Esperantista, sendube ĝuos grandan sukceson. Ĝi estas nepra pliriĉiĝo de la repertuaro de la esperantistaj koncertoj. Miajn plej sincerajn gratulojn al la agema kaj klera sekretariino de l’organiza komitato de la Bruĝa kongreso! 
 Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)

Jozef Leflot

Jozef Leflot (mortis 1936), ankaŭ konata kiel Jos Leflot, estis esperantisto en Belgio dum la komenco de 20-a jarcento.

Joseph Le Guchteneere

Joseph Le Guchteneere (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto en Bruĝo en la unua duono de 20-a jarcento.

Emma Longé

Emma Longé (mortis la 12-a de julio 1936) estis esperantistino en Bruĝo en la unua duono de 20-a jarcento.

M

Albert Marmenout

Albert MARMENOUT (naskiĝis en 1916, mortis la 14-an de aŭgusto 1996) estis multjara UEA-delegito en Knokke-Heist.

Albert Maertens

Albert Maertens estis belga esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.

Verko

  • Cours d'Esperanto. Eld. Buvens-Viteux, Gent, 1911 -32 paĝoj.

J. Massau

J. Massau (mortis la 10-an de februaro 1909) profesoro ĉe la Universitato de Gento, estis pioniro en Belgujo. Massau, kiu unue partoprenis en la Volapukista movado, estis unu el la plej malnovaj esperantistoj de Belgujo. Li ricevis en 1907 honoran membrecon de la komitato de la Belga Ligo Esperantista. Li fariĝis Idisto en 1908.

Fernand Mathieux

Fernand Mathieux esperantiĝis en 1911[8]. Li estis unu el la instruistoj de kursoj de Esperanto donitaj en "Radio-Belgique" en la 1930-jardeko.

Justinien Mertens

Justinien Mertens (mortis 1912), vicprezidanto de la Brusela Grupo, estis esperantisto en Bruselo en la komenco de 20-a jarcento. Kalkulisto en la grava hotelo Metropole ; li enkondukis Esperanton tien, tiele ke ĝi fariĝis Esperanta Entrepreno[9]. Logante en Forest, Brusela antaŭurbo, li starigis tie kurson, kiu okazis en la Komunuma lernejo.

Albert Moens

Albert Moens (naskiĝis 1907?, mortis la 16-a de februaro de 1935) inĝeniero, estis belga esperantisto en Bruĝo.

Fernand Moncousin

Fernand Moncousin (naskiĝis 1892?; mortis la 21-an de aŭgusto 1938), oficiro, estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Esperantisto ekde la juneco, li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la Belga Esperanto-Kongreso en Lieĝo en 1930. Post tiu periodo, li loĝis en Verviers.

Lucy Mozin

Ĝeneraledzino Lucy Mozin (mortis januaron 1940) estis belga esperantistino en Lieĝo ekde oktobro 1906 . Ŝi partoprenis la unuan Belgan Kongreson en Verviers, en 1909, interaliajn.

Octave de Muynck

Octave de Muynck (naskiĝis 1849; mortis la 27-an de marto 1924) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

N

Hendrik Nabbé

Victor Hendrik Nabbé (mortis la 16-an de oktobro 1915 en Rhumbeke), muzikisto, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Vundulportisto ĉe la 5a regimento de belga armeo, honorita per multaj naciaj ordensignoj, mortis kiel soldato dum la lastaj tagoj de la Unua Mondmilito. Lia korpo estis reenterigita en Antverpeno la 19an de novembro 1921. Li estis membro de «La Verda Stelo» de 1911.

Juliette Nachtergaele

Juliette Nachtergaele esperantiĝis en 1911[10].

J. Neerdaels

J. Neerdaels estis belga esperantisto el Haren en la komenco de 20-a jarcento. Lia nomo aperas en la Serio XXIV de la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”, kiu signifas ke li lernis la lingvon en 1903.

Verko:

  • Het zvetenschappelijk vraagstuk eener kunstmatige taal. Eld. Demarteau-Thys & Zoon, Tongeren .

Yves Nevelsteen

maldekstra

Yves Nevelsteen|Yves NEVELSTEEN estas esperantisto el Antverpeno, aktiva en Vikipedio kaj iniciatinto de diversaj aliaj projektoj kiel Komputeko

Germaine Notte

Germaine Notte (naskiĝis 1891?, mortis 1912) estis esperantistino belga en la komenco de 20-a jarcento en Charleroi.

O

Simone Obozinski

Simone Obozinski (mortis 1962) brusela esperantistino, esperantiĝis en 1912[11]. Post ŝia morto estis kreita la Fondaĵo Simone Obozinski por "helpi laŭeble la movadon en Oriento, pli speciale en Hindujo"[12].

P

Maria Paquay

Maria Paquay (naskiĝis 1909?; mortis la 30-an de junio 1927) estis belga esperantistino en Verviers dum la unua duono de 20-a jarcento.

Joseph Parotte

Monumento al Parotte

Joseph Parotte (naskiĝis 1875?, mortis la 6-a de decembro 1925), industriisto el Verviers, estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis komitatano de Belga Ligo Esperantista kaj membro-fondinta de la Verviersa grupo. Speciala komitato estis fondita en Verviers por starigi rustikan monumenton en la Altaj Marĉoj, kie li mortis.

Gaston Petitjean

Gaston Petitjean estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Ciney.

Ernest Pierre

Ernest Pierre (naskiĝis 1886?; mortis 1950) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Bruselo.

Joseph Pirnay

Joseph Pirnay estis belga esperantisto en Verviers en la komenco de 20-a jarcento.

Aron Poiseiner

Aron Poiseiner (naskiĝis 1892?, mortis la 31-a de decembro 1926) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis sekretario de Antverpena Poresperanto Propaganda Komitato (APPK) kaj de AGD, membro de UEA.

Karlo de Poortere

Karlo de Poortere, advokato, (mortis la 31-a de Julio 1912) estis belga esperantisto en Bruĝo en la komenco de 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj Esperantistoj en Bruĝo partoprenintaj de la 2-a Belga Kongreso de Esperanto.

Frederik B. Portabella

Frederik B. Portabella (mortis la 28-an de junio de 1929) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Barbara Poterucha

Barbara Poterucha (naskiĝis en 1942) estas poldevena belga esperantisto. Ŝi estas iama sekretario de la Vroclava klubo. Nuntempe (2018) ŝi loĝas en Bruselo. Portretan foton de ŝi vidu sube.

P

H. E. Palmer

H. E. Palmer estis esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.

Verko:

  • Esperanto à l'usage des français. Eld. A . J . Witteryck, Brugge, 1907. 159 paĝoj.

Georgine Pierre-Gamal

Georgine Pierre-Gamal esperantiĝis en 1908[13].

R

Louis Ritschie

Louis RITSCHIE (mortis aŭguston 1951) estis belga esperantisto ekde antaŭ la Unua Mondmilito kaj ĉefoficisto de la publika instruado en Antverpeno. Li estis membro de la Lokaj Kongresaj Komitatoj por la 7-a Universala Kongreso de Esperanto en 1911 kaj por la 20-a UK en 1928, ambaŭ en Antverpeno. Li estis kavaliro en la Ordeno de Leopoldo.

Vladimir Ronin

Vladimir Ronin estas rusdevena esperantisto kiu jam delonge loĝas en Antverpeno. Portretan foton de li vidu sube.

Henri J. C. Rousseeuw

Henri J. C. Rousseeuw (naskiĝis 1897?, mortis 1924) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Antverpeno.

S

Edgar Sacré

Edgar Sacré estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jacento.

Verko

  • L’Esperanto, langue internationale auxiliaire (kun 2 geografiaj kartoj). Eld. «Institut Géographique», Bruselo.

Maŭrico Schepens

Maŭrico Schepens (naskiĝis en 1895?; mortis la 17-an de februaro 1929) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Constant Schroeyers

Constant Schroeyers (mortis dum la Dua Mondmilito), estis belga esperantisto ekde ĉirkaŭ 1920, redaktanto de Flandra Esperantisto ekde novembro 1935 ĝis januaro 1937.

Tradukoj:

Jeanne Smits

Jeanne Smits (mortis oktobro 1911) estis esperantistino en Antverpeno en la komenco de 20-a jarcento.

Auguste Snieders

Auguste Snieders (naskiĝis 1869?, mortis la 23-an de decembro 1931) estis belga esperantisto. Publikigis O Cara Memoria en Belga Antologio (1928), ano de La Verda Stelo en Antverpeno.

Leona Solvyns

Leona Solvyns (mortis junio 1914) estis belga esperantistino en la komenco de la 20a jarcento en Muysen.

Jean-Pol Sparenberg

Jean-Pol Sparenberg estas valona esperantisto el Lobbes. Li estas prezidanto de APE (en 2018). Portretan foton de li vidu sube.

A. Stas

A. Stas estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, redaktoro de Revuo de Esperanta Psikistaro en Waltwilder par Bilsen.

André Staes

André STAES (naskiĝis la 27-an de julio 1955 en Wilrijk[14]) estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2009 kaj 2013 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon. Li estis kasisto de TEJO 1983-1984.

Elly Staes

Elly Staes estis esperantistino ekde 1905 [15] en Bruselo.

Verkoj:

  • Historia skizo de Esperantista Brusela grupo, Bruselo, 1957;

Griet Symoens

Griet Symoens estas esperantistino el Loveno. Ŝi estas filino de Edward Symoens, iama prezidanto de FEL kaj ILEI. Portretan foton de ŝi vidu sube.

Leon Schumacher

Leon F. Schumacher estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, kiu mortis dum militkaptiteco en Niederzwehren-Cassel (Germanujo) la 4an de majo 1915. Schumacher estis membro de la Antverpena Grupo Esperantista.

T

Margot Teaux

Margot Teaux (mortis 1952) estis esperantistino en Lieĝo dum la mezo de 20-a jarcento.

Anne Tilmont

Anne Tilmont estas esperantistino el Rebecq. Portretan foton de ŝi vidu sube.

René Timperman

René Timperman (naskiĝis 1860?; mortis en Antverpeno la 4an de novembro 1921) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li lernis Esperanton en 1911. Li propagandis ĉe la Antverpenaj rondoj laboristaj, de kies organizaĵoj li estis ankaŭ aktiva membro.

Frans Tommelein

Frans Tommelein (mortis dum la Dua Mondmilito) el Kortemark, estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Bruĝo.

Henriette Toussaint

La Verda Stelo en majo 1952; s-ino Henriette Toussaint, meze antaŭe, transdonis al la grupo membroditan flagon.

Henriette Toussaint (mortis 1955) estis belga esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Antverpeno.

Urbain Van Troostenberghe

Urbain Van Troostenberghe (mortis la 30-an de novembro 1923) estis belga esperantisto el Bruĝo. Li estis frato de Willy Van Troostenberghe kaj ili ambaŭ mortis per akcidento per lumgaso.

Willy Van Troostenberghe

Willy Van Troostenberghe (mortis la 30-an de novembro 1923) estis belga esperantisto el Bruĝo. Li estis frato de Urban Van Troostenberghe kaj ili ambaŭ mortis per akcidento per lumgaso.

V

Georges Vanbreuse

Georges VANBREUSE (naskiĝis en 1904, mortis la 23-an de septembro 1988) estis multjara membro de UEA, kiu dum 20 jaroj instruis Esperanton en Verviers, Belgio.

Maria Vandenberghe

Maria Vandenberghe (naskiĝis en 1908?, mortis la 4-an de marto 1929) estis esperantistino en Kortrijk dum la unua duono de 20-a jarcento.

Clotaire Vandevelde

Clotaire Vandevelde (naskiĝis 1874?; mortis 1955) inĝeniero, estis belga esperantisto en Gento. Li esperantiĝis en 1915[16].

James Van Drunen

James Van Drunen (naskiĝis 1855?, mortis la 14 de novembro 1932), profesoro ĉe la Brusela Universitato, kie li de 1901 ĝis 1903 plenumis la oficon de rektoro, prezidinto de la Brusela Grupo Esperantista kaj de la iama Federacio de la Bruselaj Grupoj, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li verkis librojn en la franca lingvo. En esperanto aperis lia literaturaĵo La blanka vilaĝo en Belga Antologio.

Jean Pierre VandenDaele

Jean Pierre VandenDaele (kiu tiel skribas sian familian nomon, en la pasporto li supozeble nomiĝas Van den Daele en tri vortoj) estas flandra esperantisto kiu vivas en Eupen, en la germanlingva komunumo de Belgio. Li dum multaj jardekoj - jam ekde la 1980-aj jaroj[17] - respondecas pri enigmofarado la esperantlingva magazino Monato, ĉar li kontrolas por MONATO faritajn enigmojn kaj ankaŭ foje mem kreas nekutimajn. En sinprezento de la magazino en somero 2002[18] li notis ke li tiam estis 46-jara, do li naskiĝis proksimume en 1956. Krome li tie malkaŝis ke li vivas kun edzino-esperantistino Rita Galmache kaj havas du infanojn, kiuj ankaŭ foje partoprenas la Esperanto-movadon: silenteman Liza (nask. en 1991) kaj viglan Bastian (nask. en 1992).

  1. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  2. https://www.esperanto3000.be/estraranoj.html
  3. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  4. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  5. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  6. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  7. http://www.esperantobruselo.org/drupalo/nl/content/2012/01/30/raad_van_bestuur_van_ebg
  8. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  9. Belga Esperantisto n042 (apr 1912)
  10. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  11. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  12. Sonorilo, 1962-4, p. 65.
  13. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  14. http://www.ejustice.just.fgov.be/tsv_pdf/2014/08/19/14157080.pdf
  15. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  16. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  17. Kutime lia nomo ne presiĝas en la enigmaj paĝoj, sed ekzemple en paĝo 31 de la numero majo 1988 aperis krucenigmo farita de li mem, kun lia nomo.
  18. lia konciza persona sinprezento de la magazino MONATO en somero 2002 (esperante)

Jos van den Eynde

Jos VAN DEN EYNDE [fandenejnde] (mortis la 12-an de junio 1976 en Antverpeno, Belgio) estis belga esperantisto. Li preskaŭ dum kvindek jaroj aktivis en la Esperanto-movado, precipe loka kaj skolta.

Félicie Staes-Vandevoorde

Félicie Staes-Vandevoorde estis belga esperantistino en la komenco de 20-a jarcento, ŝi esperantiĝis en 1905[1]

Afons van de Velde

Afons van de Velde estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • La Ŝipeto, de Jacob De Vos, unuakta dramo. Eld. «[[Belga Esperantisto», Antwerpen, 1913. 27 paĝoj, 24 12 x 16 cm.

Maurice Vanderlinden

Maurice VANDERLINDEN (naskiĝis en 1908, mortis la 27-an de septembro 1986 en Deinze-Astene, Belgio) estis UEA-delegito en la menciita urbo.

S. Van Emden

S. Van Emden (mortis januaron 1914) estis laŭdevene belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, kiu vivis en Amsterdamo.

Willem van Griethuysen

Willem van Griethuysen, protestanta pastro, (mortis la 20-a de novembro 1914) estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Okaze de la Sepa Universala Kongreso faris Esperantan predikon en la Protestanta Preĝejo de Antwerpen .

Fr. Van Mael

Fr. VAN MAEL (naskiĝis la 15-an de majo 1831 - mortis la 6-an de februaro 1904) estis pioniro en Antverpeno, fundanto de la Antverpena Grupo Esperantista.

Constant Corneel Vercruyssen

Constant Corneel Vercruyssen (naskiĝis 1909?, mortis la 23-an de aŭgusto 1925) estis belga esperantisto en Antverpeno ekde 1922. Li estis ano de Esperantista Junularo de Antverpeno.

Arthur Vermandel

Arthur Vermandel estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verkoj

  • Kort overzicht der wereldhulptaal Esperanto/Simples aperçus sur la langue internationale Esperanto. 1910. Propagandfolio, 26x22 cm.
  • Leert de wereldhulptaal Esperanto. 1911. 3 paĝoj, 12x11 cm

Leon van Peteghem

Leon van Peteghem (mortis la 21-a de sepetembro 1921) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Meĥleno.

Léon Van Wassenhove

Léon Van Wassenhove estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Bruĝo. Lia edzino estis Maria Bockholts.

François Verbanck

François Verbanck estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, esperantiĝis en 1902[2].

Guillaume Vermeulen

Guillaume Vermeulen (naskiĝis 1850?, mortis la 6-a de februaro 1926), pensiumita artileria leŭt.-kolonelo, staba adjunkto, kavaliro de la Ordeno de Leopoldo, estis belga esperantisto dum la unua duono de la 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj pioniroj de la Esperanta movado en Antverpeno, kie li estis kiel komitatano de la Antverpena Grupo Esperantista.

Jean Vermeiren

Jean VERMEIREN estis belga esperantisto (n. en 1876, m. en 1906 en Bruselo). Li estis membro de Belga Ligo Esperantista kaj de la Esperantista Sekcio de la Brusela Klubo Poliglota, kiu mortis nur 30-jaraĝa.[3]

Edouard Vertike

Edouard Vertike (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto ĉe kiu okazis la kunsidoj de Bruga Grupo.

Alfons Verwimp

Alfons Verwimp (mortis la 29-an de marto 1911 en Arendonk) estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Kelkajn tagojn antaŭ sia morto li ankoraŭ petis S-ron Leo Heidendal, sekretarion de la Arendonk’a grupeto, fari paroladon pri Esperanto en la tiea sekcio de la « Davidfonds ». S-ro Venrwimp estis membro de la Belga Katolika Ligo Esperantista.

W

Dirk De Weerdt

Dirk De WEERDT estas flandra esperantisto. Interalie, li la jaroj 1988 kaj 1991 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

E. Van Weyenberg

E. Van Weyenberg estis belga esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.


Verko

  • Gvidlibro por turistoj en Bruĝo. Eld. Presejo A. J. Witteryck, 1910, 32 pĝ (20 x 10 ), 34 gravuraĵoj kaj 2 mapoj.
Citaĵo
 La bonega verketo de S-ro Van Weyenberg estas tre utila gvidilo en Bruĝo : ĉiuj, kiuj ĉeestis la Bruĝan kongreson spertis tion. Ĝi estas vere lukse eldonita, kaj tio neniun mirigos : al tio nin kutimigis S-ro Witteryck. 
 Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)

Fotogalerio

Eksteraj ligiloj

Vrede vzw en Esperanto

Global Voices en Esperanto

Naturamikoj kaj Verdaj Vojoj

Referencoj

  1. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  2. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  3. La Belga Sonorilo 1906, p. 83.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.