Paula Bacsányi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bacsányi Paulina Erzsébet |
Naskiĝo | la 21-an de julio 1885 en ![]() |
Morto | la 8-an de januaro 1963 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Paula Bacsányi [baĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacsányi Paula estis hungara aktoro, sufloro. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Bacsányi Paulina Erzsébet, ŝia familia nomvarianto estis Batsányi.
Paula Bacsányi naskiĝis la 21-an de julio 1885 en Tapolca, ŝi mortis la 8-an de januaro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
Paula Bacsányi lernis en sia naskiĝurbo, jam en 1904 ŝi edziniĝis. Post 2 jaroj ŝi komencis sian aktoran karieron. En la teatra jaro 1908 ŝi apartenis al trupo de Sándor Krémer. Ŝiaj pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Buda kaj Temeŝvaro (1910, 1913-1920)
- Teatro Kisfaludy (1911)
- Munkács (1912)
- Miskolc (1920–1922)
- Teatro Renaissance (1922-1926)
- Teatro Belvárosi (1926).
Ŝi estis aktoro kaj sufloro de Nacia Teatro (Budapeŝto) (1928-1938). Dum la 2-a mondmilito ŝi apartenis al Teatro Magyar (1938-1941), Teatro Madách (1942, 1944), poste al trupo de Béla Szentiványi. Intertempe ŝi plurfoje edziniĝis, lastfoje en 1949.
Elektitaj teatraj roloj
- Imre Földes (verkisto): Terike - S-ino Zsombolyi
- Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig - onklino Török
- Létraz: Túlvilági feleség - Berte
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Terike (1927)
- Printempo de morto (filmo) (1939) – Juli
- Szerető fia, Péter (1942) – patrino
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-15 per la retarkivo Wayback Machine