Sankta | |||||
Paul de Verdun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 576 | ||||
Morto | 1-an de januaro 640 (64-jaraĝa) | ||||
Tombo | Katedralo de Verduno vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Franka imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro • kristana monaĥo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul de Verdun [Pol d(e) VerDA] aŭ Pol de Verduno, alinome Sankta Paŭlo, estas la dek-tria episkopo de Verduno en Loreno (Francio / Eŭropo). Li naskiĝis dum 576 kaj fariĝis monaĥo en la abat-monaĥejo Tholey en Sarlando (Germanio / Eŭropo).
Poste, li fariĝis episkopo de Verduno, inter 626 kaj 648.
Post sia kanonizo, aparte sekve de miraklo, kiun li estus farinta dum li ankoraŭ estis monaĥo en Tholey, multobligante bulkojn en malabundeca tempo, li fariĝis la sankta patrono de la panistoj kaj kukistoj de Verduno : tial, dum longaj jarcentoj, okaze de lia festo, je la 8-a de februaro, estis surstrate disdonata la "pano de Sankta Paŭlo" al la loĝantoj de Verduno kaj de la ĉirkaŭaĵo. Li mortis en la 649-a jaro.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.