Paul Watson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paul Franklin Watson |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1950 (73-jaraĝa) en Toronto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Universitato Simon Fraser |
Okupo | |
Okupo | maristo • mediprotektulo • mararmea oficiro • aktivulo • krimulo • documentary participant |
TTT | |
Retejo | https://seashepherd.fr/ |
Paul Franklin WATSON (naskiĝis la 2-an de decembro 1950) estas kanada-usona aktivulo por la mediprotekto, kiu fondis la Sea Shepherd, kontraŭ-ĉasado kaj rekta agado pri mara konservado; grupo akuzita pri ekoterorismo fare de la japana registaro kaj Greenpeace. Li estas civitano de Kanado kaj Usono. Li antaŭenigas veganismon, kaj vivcentrismon, sed ne antropocentrismon.
La agadoj de Watson kaŭzis jurajn reagojn de aŭtoritatoj en landoj kiel Usono, Kanado, Norvegio, Kostariko kaj Japanio. Li estis arestita en Germanio pri ekstradicia peto de Kostariko en majo 2012. La interpolaj ruĝaj avizoj estis eldonitaj la 14-an de septembro 2012, laŭ peto de Japanio kaj Kostariko.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.