Paul Knobbe
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1867 (1867-01-02)
Morto 4-an de aprilo 1956 (1956-04-04) (89-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto

Paul Knobbe (naskiĝinta la 2-an de januaro 1867 en Ayssehnen, Orienta Prusujo; mortinta la 4-an de aprilo 1956 en Essen, Germanujo) estis germana arĥitekto.

Vivo

Malnova forĝejo de Minejo Hansa

Knobbe studis de 1887 ĝis 1890 ĉe la Teĥnologia Universitato Berlino. De 1901 ĝis 1906 li estis direktisto de la konstrusekcion de la mineja entrepreno GBAG en Gelsenkirchen. Poste li laboris liberprofesie en Essen, komence ĝis la Unua Mondmilito kune kun arĥitekto Carl Nordmann.

Konstruaĵoj kaj planoj

  • 1902: Domoj de Minejo Zollern 2/4 (escepte la maŝinhalon) en Dortmund
  • 1903: Laborista kolonio Kolonio Landwehr pro Minejo Zollern 2/4 en Dortmund
  • 1903: Diversaj funkciodomoj de Minejo Hansa en Dortmund
  • 1906: Salajrohalo de Minejo Westhausen en Dortmund

Literaturo

Katrin Holthaus: Architekturführer Zeche Zollern 2/4. Klartext, Essen 2004, ISBN 3-89861-322-4.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.