Paul Hogan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1939 en Lightning Ridge, Novsudkimrujo, Aŭstralio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Santa Barbara vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstralio vd | ||||
Alma mater | Parramatta Marist High School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Linda Kozlowski (1990-nuntempo) | ||||
Infanoj | 5 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komikisto • scenaristo • filmaktoro • filmproduktoro • televida aktoro • aktoro • produktoro vd | ||||
Aktiva en | Aŭstralio vd | ||||
Aktiva dum | 1971– vd | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | aŭstralia arbarano Michaelo "Krokodilo" Dundee | ||||
Premio Ora Globo | |||||
Plej bona aktoro 1987 Crocodile Dundee | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Hogan estas aŭstralia aktoro, naskiĝinta la 8-an de oktobro 1940 en Lightning Ridge, Novsudkimrujo
Lia patro estis unue profesia soldato. Paul Hogan elkreskis en Sidnejo. Li ne finvizitis mezlernejon kaj alternigis vicon da profesioj, li laboris ekz. kiel ŝoforo de kamiono, havena laboristo, boksisto kaj muntisto konstruanta pontojn. Li havis sukceson en televido, serĉanta novajn talentojn kaj danke al produktoro John Cornell li akiris unuan pli grandan okazon en regula televida programero A Current Affair kaj post nelonge li havis sian propran The Paul Hogan Show, kiu certigis al li grandan popularecon.
Li fariĝis la plej ŝatata aŭstralia komikulo, ofte li aperis en reklamaj filmeroj kaj li akiris eĉ titolon Aŭstralano de la jaro 1985. La mondan stelulon kaj tenanton de Ora Globo 1986 farigis en unu fojo el li titola rolo de sentima aŭstralia arbarano Michaelo "Krokodilo" Dundee, kies vivo principe ŝanĝiĝos post renkontiĝo kun atrakta usona ĵurnalistino (Linda Kozlowski), en komerce sukcesa aventurema komedio Krokodilo Dundee.
Sed kun nenia plua filmo li jam atingis tian reeĥon ĉe spektantoj, kiel li sukcesis tion ĉe la "Krokodilo". Post pli granda eksilento li lasis sin aperi kiel aktoro, scenariisto kaj kunproduktoro de vesterna komedio Fulmorapida Jack, en kiu li kreis titolan staturon de maljuniĝanta pistolisto.
Lia dua edzino fariĝis en la jaro 1990 lia filma kunulino Linda Kozlowski.