Paul Hainlein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1626 en Nurenbergo |
Morto | 6-an de aŭgusto 1686 (60-jaraĝa) en Nurenbergo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Paul HAINLEIN (n. 11-an de aprilo 1626 en Nurenbergo; m. 6-an de aŭgusto 1686 samloke) estis Germana komponisto de la baroko.
Hainlein estis filo de renoma muzikilkonstrua familio Nurenberga. Jam dekduaĝe li nomis sin Studiosus musicus. Kiam li en la jaroj 1647 kaj 1648 travojaĝis supran Italion laŭ konsilo de sia instruisto Lukas Friedrich Behaim, li skribis al tiu plurajn vojaĝoraportojn, en kiuj li priskribis la tiean muzikan vivon. Nominale li menciis la komponiston Giovanni Rovetta.
Verkoj (elekto)
- Pluraj "Geistliche Konzerte" [sakralaj konĉertoj]
- "Besondere Melodeyen über die zwölff Monaten" [specialaj melodioj pri la dek du monatoj] por kantvoĉo kaj figurita baso.
- Sonato po 5 "Battalia"
Ligiloj
- Senkostaj muzikaĵoj fare de Paul Hainlein en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.