Paul Fruictier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1879 en Amiens |
Morto | 1-an de januaro 1947 (67-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 5391 |
Paul Fruictier (naskiĝis la 4-an de januaro 1879 en Amiens, mortis en 1947) estis franca doktoro de medicino, ĉefredaktoro de du francaj medicinaj gazetoj kaj Esperanto-gramatikisto.
Esperanton Fruictier lernis en 1900; post ses semajnoj li renkontiĝis en Parizo kun sveda kuracisto, d-ro S. E. Krikortz, kaj povis interparoli kun li kaj gvidi lin en la Universala Ekspozicio.
Fruictier estis komitatano de la SFPE. Kiam li malfermis kursojn, inter liaj lernantoj estis interalie Théophile Cart kaj Georges Warnier. Dum multaj jaroj li partoprenis en la klopodoj de la fondintoj de la Pariza Esperanto-grupo - kvankam la vorto "grupo" estas maltroigo: antaŭ la Unua Mondmilito Parizo estis kvazaŭ la centro de la Esperantista agado, kie agadis Carlo Bourlet, Théophile Cart, Hippolyte Sebert kaj aliaj, aperis la Revuo kaj Lingvo internacia kaj funkciis la Centra Oficejo. Ekde 1905 li membris en la Lingva Komitato.[1]
En 1902 li fariĝis ĉefredaktoro de Lingvo Internacia, kiun presigis Paŭlo Lengyel en Szekszárd (Hungario). Kun tiu ĉi li en 1905 fondis la Presan Esperantistan Societon en Parizo. Krome li en 1904 fondis kaj ĝis 1906 redaktis la Internacian Sciencan Revuon. En 1906 li aperigis kelkajn numerojn de Internacia Medicina Revuo, redaktita en Esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj, por disvastigi Esperanton inter kuracistoj; sed tiu entrepreno estis antaŭtempa, kaj la gazeto baldaŭ malaperis. Poste li vojaĝis, precipe en Oriento.
Fruictier verkis multajn artikolojn en Esperanto; la plimulto aperis en Lingvo Internacia, subskribitaj per kaŝnomoj, ekzemple O. Wood aŭ P. Aliamet.
Verkoj
- Esperanta sintakso (1903), unua provo de plena gramatiko en Esperanto
- La Esperanta Vortfarado laŭ Fundamento (1913)
- Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto (1930)
Tradukoj
- Henry Dunant: Rememoroj pri Solferino (tradukis A. Vaillant[2] kaj Paul Fruictier)
Eksteraj ligiloj
- Esperanta sintakso ĉe Projekto Gutenberg
Referencoj
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
- ↑ nur hazarde similnoma al Auguste Vaillant, franca anarkiisto mortinta jam en 1894, kiu famiĝis per eksplodigo de bombo en la franca Ĉambro de Deputitoj la 9-an de decembro 1893