Paul Bräunlich | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de junio 1866 en Hohenölsen | |
Morto | 30-an de novembro 1945 (79-jaraĝa) | |
Profesio | ||
Okupo | pastoro vd | |
Paul BRÄUNLICH (ankaŭ Braeunlich; naskiĝinta la 19-an de junio 1866 en Hohenölsen, mortinta la 21-an de junio 1946 en Bad Sulza) estis germana teologo protestantisma kaj verkisto.
Vivo
Bräunlich studis teologion ĉe Universitato de Jena kaj Humboldt-universitato en Berlino. Pli influis lin la tempo en Jena. Inter liaj profesoroj estis Friedrich Nippold kaj Richard Adelbert Lipsius. En 1891 li fariĝis paroĥestro estante plurajn jarojn ĝenerala sekretario de Evangelischer Bund. Doktoriĝo sukcesis en 1898 en Jena. Lia lasta deĵorloko estis Bad Sulza.
Li ankaŭ okupiĝis pri mondviziaj temoj kaj publikigis siajn ideojn pri Leo Taxil (pseŭdonimo por Gabriel Jogand-Pages, 1854-1907).[1]
Verkoj
- Bilder aus dem Heiligen Lande, 1898.
- Meine Ausweisung aus Österreich, 1905.
- Leo Taxils Teufelsschwindel. Die Folgen einer päpstlichen Enzyklika, 1910.
- Mein Kriegsfreiwilliger. Briefe und Tagebuchblätter eines in Rußland gefallenen deutschen Studenten (eldonis lia patro), 1915.
- Kurländischer Frühling im Weltkrieg. Persönliche Eindrücke, 1917.
- Rumänische Stimmungsbilder, 1920.
- Leo Taxils weltgeschichtlich denkwürdige Schelmenstreiche, en tri volumoj, 1924–1926.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.