Patrologiæ cursus completus, sive Bibliotheca universalis integra, uniformis, commoda, œconomica, omnium SS. Patrum, doctorum, scriptorumque ecclesiasticorum qui ab ævo apostolico ad Innocentii III tempora floruerunt ; recusio chronologica omnium quæ exstitere monumentorum catholicæ Traditionis per duodecim priora Ecclesiæ sæcula, juxta editiones accuratissimas, inter se cumque nonnullis codicibus manuscriptis collatas, perquam diligenter castigata ; dissertationibus, commentariis lectionibusque variantibus continenter illustrata ; omnibus operibus post amplissimas editiones quæ tribus novissimis sæculis debentur absolutas detectis, aucta ; indicibus particularibus analyticis, singulos sive tomos, sive auctores alicujus momenti subsequentibus, donata ; capitulis intra ipsum textum rite dispositis, neenon et titulis singularum paginum marginem superiorem distinguentibus subjectamque materiam significantibus, adornata ; operibus cum dubiis tum apocryphis, aliqua vero auctoritate in ordine ad Traditionem ecclesiasticam pollentibus, amplificata… ; | |
---|---|
![]() | |
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Patrologia Latina (PL) estas enorma kolekto da verkoj de la Patroj de la Eklezio kaj de aliaj ekleziaj latinlingvaj verkistoj, realigita en la jaroj ekde 1844 ĝis 1855 de franca pastro Jacques Paul Migne. Ĝi entute enhavas 221 volumojn inkluzive de la indeksoj. Ĝi estas kutime indikata per "Migne". Malgraŭ la nako de scienc kritika aparato ĝi reprezentas fundamentan instrumento por la studo pri la Ekleziaj Patroj, kies verkoj, manke de kritikaj eldonoj pli taŭgaj, estas kutime cititaj de studuloj surbaze de Migne.

Tiu “patrologia latina” konsistas en serio da represoj de malnovaj eldonoj ofte entenantaj ankaŭ erarojn, sed enetenas ankaŭ tekstojn por kiuj ne ekzistas aliajn modernajn eldonojn kaj pro tio ĝi estas utiligita de esploristoj pri kristana antikva literaturo kaj pri la mezepoko sammaniere, ekzemple, estas utiligata Monumenta Germaniae Historica.
La verkoj kovras periodon de ĉirkaŭ 1000 jaroj, ekde la verkoj de Tertuliano ĝis al papo Inocento la 3-a por entute 217 volumoj. La unuaj 73 volumoj, de Tertulliano ĝis Gregorio de Tours estis publikigitaj en la periodo de 1844 ĝis 1849, la volumoj de 74 ĝis 217, ekde papo Gregorio la 1-a ĝis Inocento la 3-a estis publikigitaj de 1849 ĝis 1855.
La lasta volumo reiras al 1216. Migne reale volus inkluzivi ankaŭ dokumentojn ĝis la periodo de la protestanta Reformacio sed temis pri laboro tro longa kaj multekosta, ankaŭ se finfine estis inkluzivitaj iuj komentoj kaj dokumentoj rilate verkojn ĝis 1216.
La indeksoj estis publikigitaj ekde la jaroj 1862 kaj 1866.
La originalaj presplatoj estis detruitaj de incendio en 1868 sed helpe de la preseldonejo Garnier ili estis rekonstruitaj komence de la jaroj 1888. Tamen la nova eldonoj ne korespondas ekzakte al la antaŭaj kaj rilate kvaliton kaj rilate la ordigon, pro tio oni preferas, kiam eblas, referenci al la originalaj eldonoj.
Migne ankoraŭ zorgis en la jaroj 1856 ĝis 1858 la publikigon de la Patrologia greka (PG).
Listo de la volumoj entenataj la aŭtorajn verkojn
Vol. | Aŭtoroj |
---|---|
1-2 | Tertulliano |
3-5 | Minucio Feliĉo, Dionizo el Aleksandrio, papo Kornelio, Novaciano, Stefano la 1-a, Sankta Cipriano, Arnobio, Comodiano |
6-7 | Latancio |
8 | Konstantino la 1-a de la Romia Imperio, Viktorino |
9-10 | Sankta Hilario de Poitiers |
11 | Sankta Zeno, Optato Milevita |
12 | Sankta Eŭzebio de Verĉelo, Julio Firmiko Materno |
13 | Papo Damaso la 1-a, Paciano, Sankta Lucifero |
14-17 | Ambrozio de Milano |
18 | Ulfilo, Papo Simako, Sankta Marteno de Tours, Tikonio Afro |
19 | Gajo Vetio Akvilino Jovenko, Sedulio, Publilio Optaciano Porfirio, Severo Endeleka, Faltonia Beticia Proba |
20 | Sulpicio Severo, Paolino de Milano, Fausto Manikea, Papo Inocento la 1-a |
21 | Tiranio Rufino, Pelagio |
22-30 | Sofronio Eŭsebio Jeronimo |
31 | Flavio Lucio Dexter, Paŭlo Orosio |
32-47 | Sankta Aŭgusteno |
48 | Marius Mercator |
49-50 | Johano Kasiano |
51 | Prospero de Akvitanio |
52 | Sankta Petro Crizologo |
53 | Klaŭdiano Mamerto, Salviano el Marsejlo, Arnobio la pli juna, Sankta Patricio |
54-56 | Papo Leono la Granda |
57 | Sankta Maksimo el Torino |
58 | Papo Hilario, Papo Simplicio, Papo Feliĉo la 3-a |
59 | Papo Gelasio la 1-a, Alcimo Ekdicio Avito, Faŭsteno el Breŝo |
60 | Prudencio, Blasio Emilio Drakoncio |
61 | Paolino el Nola, Oriencio, Aŭspicio Tulensa |
62 | Paskasio Diakono, papo Simako, Petro Diakono, Vigilio Tapsensa, Papo Leono la Granda, Aktoj de la Koncilio de Kalcedono, Atanazio el Aleksandrio, Rustiko Helpidio, Eŭgipio Afrika |
63 | Anicio Manlio Torquato Severino Boecio, Magnus Felix Ennodius, Trifolio presbitero, Papo Hormisdaso, Elpio |
64 | Boecio |
65 | Fulgencio el Ruspo, Papo Feliĉo la 4-a, Papo Bonifaco la 2-a |
66 | Benedikto de Nursio |
67 | Dionizo la eta, Vivenciolo el Liono, Trojano santorensa, Pontiano de Afriko, Cezario el Arles, Fulgencio Ferando |
68 | Primasio Adrumetano, Aratoro, Niketo episkopo de Treviro, Aùreliano el Arles |
69-70 | Kasiodoro |
71 | Gregorio el Tours |
72 | Papo Pelagio la 2-a, Papo Johano la 2-a, Papo Benedikto la 1-a |
73-74 | Vitae Patrum (Vivoj de la Patroj) |
75-79 | Papo Gregorio la Granda |
80 | Aŭtoroj de la 5-a kaj 6-a jarcentoj (Maksimo el Zaragozo, Eŭtropio Episkopo, Tara Monaĥo, Dinoto Abato, Dinamo Patricio, Aŭgusteno el Canterbury, Papo Bonifaco la 4-a, 3-a Roma Koncilio, Bulgarano, Paŭlo Emeritano Diakono, Tamajo De Vargas, Tomaso, Gundemaro, Marko Kasinena, Varnahario Lingona Episkopo, Sankta Kolombano, Alfano Beneventtano Episkopo, Ailerano Skoto Hiberno, Etelberto el Kent, Papo Adeodato la 1-a, Sisebuto, Bertikramno Kenomanensa, Protandio Vesuntino Ĉefepiskopo, Papo Bonifaco la 5-a, Soniato Remensa Ĉefepiskopo, Veru Rutenensa Episkopo, Klotario la 2-a, Papo Honorio la 1-a, Dagoberto la 1-a, Hadoinudo Kenomanensa Episkopo, Sulpicio la Piulo, Autberto Kameracensa, Papo Johano la 4-a, Eŭtrando Tiĉino Diakono, Viktoro Kartagena Episkopo, Braŭliono el Zaragozo, Taio Cezaraŭgustena Episkopo) |
81-84 | Isidoro de Sevilo |
85-86 | Mozaraba rito |
87 | Aŭtoroj de la 7-a jarcento |
88 | Venancio Fortunato, Kriskonio Afrika |
89 | Papo Serĝo la 1-a, Papo Johano la 6-a, Feliĉo episkopo de Raveno, Bonifaco Episkopo |
90-95 | Bedo la Venerinda |
96 | Ildefonso el Toledo, Juliano el Toledo, Papo Leono la 2-a |
97-98 | Karolo la Granda, Ludoviko la Piulo, Lotario la 1-a, Rodolfo la 1-a el Burgonjo |
99 | Paŭleno la 2-a el Aquileia, Teodoro el Canterbury |
100-101 | Alkvino el York |
102 | Smaragdo el Sankta Mikaelo |
103 | Benedikto el Aniano, Sedulio Skoto |
104 | Agobardo el Liono, Eginardo, Klaŭdio Torina, Ludoviko la Piulo |
105 | Teodulfo, Eigilo Fuldensa, Ssnkta Dungalo, Ermoldo Nigelo, Simfosio Amalario |
106 | Papo Gregorio la 4-a, Papo Serĝo la 2-a, Jona Aŭrelianensa, Frekulfo de Lisieŭ, Frotario episkopo Tulensa |
107-112 | Rabano Maŭro |
113-114 | Valafrido Strabo |
115 | Papo Leono la 4-a, Papo Benedikto la 3-a, Eŭlogio Toleta, Prudencio Trecensa, Angelomo Leksoviensa |
116-118 | Hajmo Halberstatensa |
119 | Papo Nikolao la 1-a, Floro el Liono, Lupo Servato |
120 | Paskasio Radberto |
122 | Skoto Eriugena |
123 | Ado Vienensa |
124 | Usuardo Sangermano, Karolo senhara |
125-126 | Inkmaro el Reims |
127-129 | Kopntraŭpapo Anastasio la 3-a |
130 | Pseŭdo-Izidoro |
131 | Remigio el Auxerre, Notkero la 1-a el Sankt-Galo |
132 | Regino el Prüm, Hukbaldo |
133 | Odo de Cluny |
134 | Ago de la ĉefdiocezo de Verĉelo |
135 | Flodoardo Remensa, Papo Johano la 13-a |
136 | Raterio episkopo de Verono, Liutprando episkopo de Kremono |
137 | Rosvito el Gandersheim, Vidukindo el Corvey, Sankta Dunstano, Adso el Montier-en-Der, Johano Arnulfo Metensa |
138 | Rikero |
139 | Papo Silvestro la 2-a, Aimoino Floriacensa, Abono el Fleury, Tietmaro el Merseburgo |
140 | Burkardo el Worms, Henriko la 2-a imperiestro, Adaboldo la 2-a episkopo de Utrecht, Tangmaro |
141 | Fulberto el Chartres, Gvido Aretino, Papo Johano 19 |
142 | Bruno el Würzburg, Berno el Reichenau |
143 | Hermano la Kontrakta, Umberto el Silvacandida, Papo Leono la 9-a |
144-145 | Sankta Pier Damiani |
146 | Otlono S. Emmerammi, Adamo el Brem, Gundekaro la 2-a episkopo de Eichstätt, Lamberto el Hersfeld, Petro Maleacensa |
147 | Johano episkopo de Avranches, Bernoldo el Konstanco, Bruno el Querfurt, Mariano Skoto, Landulfo Mediolanensa, Alfano el Salerno |
148 | Papo Gregorio la 7-a |
149 | Papo Viktoro la 3-a, Anselmo el Luko, Vilhelmo el Jumièges |
150 | Lanfranko el Pavio, Herluino Becensa, Ilhelmo Becensa Abato, Boso Becensa Abato, Teobaldo el Bec ĉefepiskopo de Canterbury, Letardo Becensa Abato, Aŭgusteno el Canterbury, Bonicio episkopo de Nepi kaj Sutri, Vilhelmo Metensa Abato, Wilhelmo Hirsaugensa Abato, Herimano Metensa Episkopo, Theodoriko S Aŭdoeni Monaĥo, Gvido Farfensa Abato, Aribo Skolastiko, Henriko Pomposia Kleriko, Roberto el Tumbalena Abato, Gerardo Kameracensa Episkopo, Rejnaldo Remensa Ĉefepiskopo, Johano Koto, Fulko Korbeiensa Abato, Gilleberto Elnonensa Monaĥo, Bernardo de Clairvaux, Vilhelmo Klunia Monaĥo, Durando Klaromontana Episkopo, Hemmingo Vigorniensa Monaĥo, Radbodo Tornacensa Episkopo, Agano Aŭgustodunensa Episkopo, Oldariko Superulo, Bernardo Lutevensa Episkopo, Fulkojo Meldensa Subdiakono, Konstanteno la Afrika, Deusdedit Kardinalo, Vilhelmo Piktavensa Ĉefdiakono, Johano el Garlandia, Rufino Episkopo |
151 | Papo Urbano la 2-a |
152-153 | Bruno el Kolonjo |
154 | Hugo Flaviniacensa, Ekehardo el Aŭra, Volfelmo Brunvilerensa |
155 | Gotfredo de Bouillon, Radulfo Ardensa, Lupo Protospata |
156 | Guiberto el Nogent |
157 | Gofrido Vindocinensa, Tiofrido Efternacensa, Petro Alfonso |
158-159 | Sankta Anselmo el Aosta |
160 | Sigeberto Gemblacensa |
161 | Ivo el Chartres |
162 | Ivo el Chartres, Grosolano, Anselmo el Laon |
163 | Papo Paskalo la 2-a, Papo Gelasio la 2-a, Papo Kalisto la 2-a |
164-165 | Bruno el Segni |
166 | Balderiko el Bourgueil, Papo Honorio la 2-a, Kosma el Prago |
167-170 | Ruperto el Deutz |
171 | Ildeberto el Lavardin, Marbodo el Rennes |
172 | Honorio el Ratisbono |
173 | Leono el Ostio, Petro Diakono, Rodulfo Trudono |
174 | Godefrido Admontensa |
175-177 | Ugo el Sankta Viktoro |
178 | Petro Abelardo |
179 | Vilhelmo el Malmesbury |
180 | Papo Eŭgeno la 3-a, Vilhelmo el Saint-Thierry |
181 | erveo Burgidolensa |
182-185 | 'Bernardo de Clairvaux |
186 | Sugerio el Saint-Denis, Roberto Pulo, Zeĥarja Krizopolita |
187 | Graciano |
188 | Orderiko Vitale, Papo Anastasio la 4-a, Papo Hadriano la 4-a |
189 | Petro la Venerinda |
190 | Tomaso Becket, Herberto el Boseham, Gilberto Foliot |
191-192 | Petro Lombarda |
193 | Valtero el Sankta Viktoro, Gerhoh el Reichersberg |
194 | Gerhoh el Reichersberg, Hugo Piktavinua, Isaak el Stella, Alkero Klaraevallensa |
195 | Aelredo el Rievaulx, Volbero Pantaleono, Elizabeto el Schönau |
196 | Rikardo el Sankta Viktoro |
197 | Hildegarda el Bingen |
198 | Adamo Skoto, Petro Komestoro, Gofredo el Viterbo |
199 | Johano el Salisbury |
200 | PapoAleksandro la 3-a |
201 | Arnolfo Leksoviensa, Vilhelmo el Tiro |
202 | Petro Celensa, Papo Urbano la 3-a, Papo Gregorio la 8-a, Hugo Eteriano, Gilberto Foliot |
203 | Filipo el Harvengt |
204 | Reinerus S. Laurentii Leodiensis, Papo Klemento la 3-a |
205 | Petrus Cantor |
206 | Papo Celesteno la 3-a, Tomaso Cisterciensa, Johano Algrino |
207 | Petro el Blois |
208 | Marteno Legionensa |
209 | Marteno Legionensa, Vilhelmo Danio, Gautiero el Châtillon |
210 | Alano el Lille |
211 | Stefano el Tournai, Petro el Poitiers, Adamo el Perseigne |
212 | Helinando el Froidmont, Guntero Cisterciensa, Odo el Sully |
213 | Sikardo, Petro Sarnensa |
214-217 | Papo Inocento la 3-a |
218-221 | Indeksoj |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Patrologia Latina (html) vol. 1-221; ed. 1844-1855, 1862-1865; Jacques Paul Migne
- Catalogo su Google Books kaj Internet Archive
- Patrologia Latina sur Vicifons, la wikisource latina
- Digita eldono de la tuta "Migne" libere alirebla Patrologia Latina Kaj Patrologia Greca
- Patrologia Latina digitita sur "Documenta Catholica Omnia"