La Patrimonia (el la latina patrimonium = hereda havaĵo) estis latifundioj pli malpli vastaj kreitaj ekde la 8-a jarcento en la roma agro (nome en la kamparo ĉirkaŭe de la urbo Romo mastrumitaj de la diakonoj rekte dependentaj el la papo.
Listo de la Patrimonia
- Patrimonium Tusciae (inkluzivita inter la Aŭrelia Vojo kaj la Flaminia Vojo, en la okcidenta kvadranto de la roma agro;
- Patrimonium Tuscie Suburbanum (ĉirkaŭ la Baziliko Sankta Petro de Romo);
- Patrimonium Sabinense o Carseolanum (sur Salaria Vojo ĝis la Abatejo de Farfa);
- Patrimonium Tiburtinum (inkluzivita inter la Nomentana Vojo kaj la Tiburtina Vojo);
- Patrimonium Labicanum (sur Labicana Vojo ĝis la Valo de Anieno);
- Patrimonium Appiae (sur Via Appia ĝis Albano);
- Patrimonium Appiae Suburbanum (ĉirkaŭe de Baziliko Sankta Johano de Laterano);
- Patrimonium Caietanum (najbare de Gaeta);
- Patrimonium Traiectum (sur la rivero Garigliano).
La Patrimonia ne devis esti kompakta bloko, sed povis esti grupoj de terenoj ankaŭ disaj el la centra nukleo (ex corpore patrimonii).
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- AA.VV., Atlante storico-politico del Lazio, Latio (Regione Lazio), eldonejo Editori Giuseppe Laterza & figli, Bari 1996
- Katolikaj enciklopedioj:
- Enciclopedia_Cattolica
- Cathopedia Patrimonia
- Catholic_Encyclopedia
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.