Patrik Fazekas
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1945 (1945-03-29)
en Budapeŝto
Morto 16-an de majo 2007 (2007-05-16) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo fizikisto

Patrik Fazekas [fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazekas Patrik estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2007) de Hungara Scienca Akademio.

Patrik Fazekas naskiĝis la 29-an de marto 1945 en Mosonmagyaróvár. Li mortis la 16-an de majo 2007 en Budapeŝto.

Biografio

Patrik Fazekas abiturientis en sia naskiĝurbo en 1963, poste li akiris fizikistan diplomon en 1968 en Universitato Eötvös Loránd. Li havis postenon en esplora instituto pri fiziko ekde 1968 ĝis sia morto. En 1972 li doktoriĝis, li atingis la sciencan gradon kandidato en 1978, li doktoriĝis en 1988 antaŭ la akademio, li atingis la gradon PhD en 1995. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto ekde 1987, kie li profesoriĝis en la 1990-aj jaroj. En 1998 li profesoriĝis ankaŭ en la teknikuniversitato. Li instruis aŭ esploris ankaŭ eksterlande en Kembriĝo, Kolonjo, Trieste. Li okupiĝis precipe pri solid-stata fiziko. Li ricevis premiojn inter 1972-2006.

Elektitaj publikaĵoj

  • The Role of Many-Particle Intermediate States in the Formation of the Abrikosov–Suhl Resonance (1968)
  • Antiferromágnesség és szimmetriasértés (1978)
  • Erősen korrelált elektron-állapotok nehéz fermionos rendszerekben és szemcsés szupravezetőkben (1987)
  • Magnetic and Non-magnetic States of Heavy Fermion Systems (1994)
  • Orbital Order and Spin-Orbit Coupling in BaVS3 (2006)

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.