Patrick Swayze | |||||
---|---|---|---|---|---|
Patrick Swayze en 1989 | |||||
Persona informo | |||||
Patrick Swayze | |||||
Naskonomo | Patrick Wayne Swayze | ||||
Naskiĝo | 18-a de aŭgusto 1952 en Houston, Teksaso, Usono | ||||
Morto | 14-a de septembro 2009 en Los Angeles, Kalifornio, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pankreata kancero vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Marborda Karolina Universitato • San Jacinto College • Waltrip High School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Jesse Wayne Swayze vd | ||||
Patrino | Patsy Swayze vd | ||||
Gefratoj | Don Swayze vd | ||||
Edz(in)o | Lisa Niemi (1975 – morto) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • kantaŭtoro • aktoro • dancisto • kantisto • koreografo • voĉaktoro • filmproduktoro • aikidoka vd | ||||
Aktiva en | Nov-Jorko vd | ||||
Aktiva dum | 1987 - 2009 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ghost vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Patrick Wayne SWAYZE (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1952 en Houston, Teksaso, Usono; mortis la 14-an de septembro 2009 en Los Angeles, Kalifornio) estis usona aktoro, dancisto kaj kantisto, dancstelulo de la filma ĉielo de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento.
Patrick Swayze estis grave malsana ekde 2008. Onkologoj konstatis, ke komencis disvastiĝi tra lia korpo metastazoj kaj ke la aktoro havis tumoron eĉ en la hepato.
Vivo
Lia patrino, Patsy Swayze (naskiĝis en 1927) estis konata koreografiisto en Hollywood. Ŝi laboris ekzemple por la filmoj Urban Cowboy (Urba vakero), Thelma & Louise kaj One last dance (Unu lasta danco). LIa patro, Jesse Wayne (1925-1982) mortis pro korinfarkto. Patrick havis du fratojn, Don (naskiĝis en 1958) kaj Sean (naskiĝis en 1962), kaj fratinon, Vicky (1949-1994). Alia adoptita fratino, Bambi, rolludas en One last dance.
Swayze translokiĝis al Novjorko, kie li edukiĝis kiel profesia baletodancisto.[1] Li unue famiĝis en la rolo de Orry Main en la televida serio North and South (Nordo kaj sudo).
La 12-an de junio 1975 Swayze edziĝis kun sia kolegino Lisa Niemi, kun kiu li vivis norde de Los-Anĝeleso. Ili ne havis gefilojn. Lisa gravediĝis en 1990, sed perdis la bebon en la tria monato, post kio ŝi ne plu gravidiĝis.
Antaŭ la filmo Dirty Dancing (Fidancado), pro kiu li estis nomumita por premio Ora Globo, nur malmultaj el liaj subtenantoj sciis, ke Swayze estis aparte bona dancisto.
Sekvis kelkaj aliaj nomumoj kiel plej bona aktoro; inter ili unu pro la rolo de Sam Wheat kun Whoopi Goldberg kaj Demi Moore en la filmo Ghost (Fantomo) de Jerry Zucker. Alian nomumon li ricevis pro la rolo de reĝinjo (angle: Drag Queen en la filmo To Wong Foo, Thanks for Everything! Julie Newmar (Al Wong Foo, dankon pro ĉio! Julie Newmar). La filmo Point Break (Rompiĝejo) kun Swayze kiel kontraŭulo de Keanu Reeves iĝis kina sukceso.
Post trijara filmopaŭzo, Patrick Swayze aktoris denove en la 1998-a filmo Black Dog (Nigra hundo) kiel la kamionŝoforo Jack Crews. Krom aktoradi li laboris ankaŭ kiel kantisto, kies plej fama titolo estis She’s Like the Wind (Ŝi estas kiel la vento) el la filmo Dirty Dancing.
Post la morto de sia patro en 1982 li luktis kontraŭ alkoholproblemoj. Post kiam sinmortigis sia fratino Vicky en 1994, li decidis kuraciĝi.
En januaro de la jaro 2008 kuracistoj diagnozis pankreatan karcinomon, pro kies sekvoj li mortis fine la 14-an de septembro 2009, 57-jaraĝa.[2] La raportoj pri la evoluo de la malsano kaj la sukceso de la terapio estis kontraŭaj.[3][4]
Filmaro
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1979 | Skatetown, U.S.A. | Ace Johnson |
1983 | The Outsiders | Darrel "Darry" Curtis |
1983 | Uncommon Valor | Kevin Scott |
1984 | Grandview, U.S.A. | Ernie "Slam" Webster |
1984 | Red Dawn | Jed Eckert |
1986 | Youngblood | Derek Sutton |
1987 | Dirty Dancing | Johnny Castle |
1987 | Steel Dawn | Nomad |
1988 | Tiger Warsaw | Chuck "Tiger" Warsaw |
1989 | Road House | James Dalton |
1989 | Next of Kin | Truman Gates |
1990 | Ghost | Sam Wheat |
1991 | Point Break | Bodhi |
1992 | The Player | Sin mem |
1992 | City of Joy | Max Lowe |
1993 | Father Hood | Jack Charles |
1995 | Tall Tale | Pecos Bill |
1995 | To Wong Foo, Thanks for Everything! Julie Newmar | Vida Boheme |
1995 | Three Wishes | Jack McCloud |
1998 | Black Dog | Jack Crews |
1998 | Letters from a Killer | Race Darnell |
2000 | Forever Lulu | Ben Clifton |
2001 | Green Dragon | Gunner Sergeant Jim Lance |
2001 | Donnie Darko | Jim Cunningham |
2002 | Waking Up in Reno | Roy Kirkendall |
2003 | One Last Dance | Travis MacPhearson |
2003 | 11:14 | Frank |
2004 | Dirty Dancing: Havana Nights | Danca instruistino |
2004 | King Solomon’s Mines | Renowned adventurer |
2004 | George and the Dragon | Garth |
2005 | Keeping Mum | Lance |
2006 | The Fox and the Hound 2 | Cash |
2007 | Christmas in Wonderland | Wayne Saunders |
2008 | Jump! | Richard Pressburger |
2009 | Powder Blue | Velvet Larry |
Muziko
- 1987: She’s Like the Wind (feat. Wendy Fraser)
Premioj
En la kategorio plej bona aktoro en komedio/muzikalo Swayze nomumiĝis trifoje por Ora Globo: en 1988 pro Dirty Dancing, en 1991 pro Ghost, kaj en 1996 pro To Wong Foo, thanks for Everything! Julie Newmar.
La nuran filmpremion, kiun li fakte gajnis estis la Aftonbladets TV-pris de la samnoma sveda gazeto.
En 1991 li ricevis de la usona gazeto People Magazine la nomumon de Sexiest Man Alive (Pli seksalloga viro vivanta).
Stelo sur la trotuaro de famo en Holivudo (7018 Hollywood Blvd.) memorigas pri Patrick Swayze.
Referencoj
- ↑
- ↑ Tagesschau: pri la morto de Patrick Swayze. Arkivita el la originalo je 2009-09-22. Alirita 2009-09-22.
- ↑ Die Welt (5-an de marto 2008) Patrick Swayze ist an Krebs erkrankt
- ↑ Spiegel (6-an de marto 2008) Patrick Swayze an Krebs erkrankt