Patrick Kanner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Patrick Kanner | |||||
Naskiĝo | 29-a de aprilo 1957 en Lille (Francio) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lille 2 - Publika juro | ||||
Partio | Socialista Partio (PS) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • Class A official • advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
Ministro pri urbo, junularo kaj sportoj | |||||
Dum | 26-a de aŭgusto 2014 – | ||||
Prezidento | François Hollande | ||||
Antaŭulo | Najat Vallaud-Belkacem | ||||
Prezidanto de la Departementa Konsilio de Nord | |||||
Dum | 31-a de marto 2011 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Patrick Kanner, naskiĝinta la 29-an de aprilo 1957 en Lille, estas franca politikisto, membro de la Socialista Partio. Li estas prezidanto de la Departementa Konsilio de Nord ekde marto 2011. Li estis vicurbestro de Lille de 1989 ĝis 2014, kaj prezidanto de la Nacia Unuiĝo de la Komunumaj Centroj pri Sociala Agado (UNCCAS). La 26-an de aŭgusto 2014, li estis nomumita ministro pri urbo, junularo kaj sportoj en la 2-a registaro de Manuel Valls.
Profesia kariero
Patrick Kanner studis publikan juron kaj nun instruas en Universitato Lille 3 kiel asociita "maître de conférences".
Politika kariero
La 31-an de marto 2011, li estis elektita prezidanto de la Departementa Konsilio de Nord [1]. La sekvantan monaton, li fariĝis membro de la plenuma komisiono de la Asembleo de la Departementoj de Francio (ADF) kiel nacia kasisto [2], flanke de Claudy Lebreton.
La 26-an de aŭgusto 2014, li estis nomumita ministro pri urbo, junularo kaj sportoj.
Evoluo en la Socialista Partio
Patrick Kanner estas membro de la Nacia Konsilio de la Socialista Partio kaj de la estraro de la Nacia Federacio de la Respublikanaj kaj Socialistaj Elektitoj.
Aliaj oficoj
- Membro de la Nacia Konsilio por Lukto kontraŭ Ekskludoj (CNLE)
- Ĝenerala sekretario de la Supera Ekonomilernejo SKEMA Lille
- Membro de la Poluso pri esplorado kaj Supera Instruado (PRES) Universitato Lille Nordo de Francio
- Prezidanto de la organizaĵo "Nord-Pas de Calais Numérique"
- Membro de la estraro de la franca asocio de la Konsilio de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo, plej granda reto reprezentanta kolektivumojn je eŭropa nivelo (AFCCRE) [3]
Verkoj
L'écrit d'alerte : Manifeste pour une nouvelle politique sociale, eld. "Les Éditions Territoriales", 2012.
Rekompencoj
Li estis ordenita kavaliro de la nacia Ordeno de Merito en 1998, en la kontingento de la ĉefministro per dekreto de la 14-a de majo 1998 pri promocioj kaj nomumoj poste kavaliro de la Honora Legio en 2013, en la kontingento de la ĉefministro per dekreto de la 12-a de julio 2013 pri promocioj kaj nomumoj.
Notoj kaj referencoj
- ↑ « Mi ŝanĝis haŭton ». Arkivita el la originalo je 2016-04-01. Alirita 2014-09-15.
- ↑ Instances Assemblée des Départements de France. Arkivita el la originalo je 2011-11-10. Alirita 2014-09-15.
- ↑ Regkomitato AFCCRE. Arkivita el la originalo je 2014-09-15. Alirita 2014-09-15.
Aneksaĵoj
Vidu ankaŭ
- Nacia Unuiĝo de la Komunumaj Centroj pri Sociala Agado (Francio)
- Nord
- Teritoria ŝtatoficisto
- Nacia Instituto pri Teritoriaj Studoj (INET) (Francio)