Patrick Doyle | |||||
---|---|---|---|---|---|
en 2016 | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Patrick Alan Doyle | ||||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1953 (71-jaraĝa) en Suda Lanarkshire | ||||
Ĝenroj | filma muziko | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Patrick Alan Doyle | ||||
Lingvoj | angla | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Alma mater | Reĝa Konservatorio de Skotlando • Our Lady's High School | ||||
Familio | |||||
Infano | Patrick Neil Doyle | ||||
Okupo | |||||
Okupo | komponisto • filmkomponisto • filmaktoro | ||||
Patrick Doyle (naskiĝis la 6-an de aprilo 1953 en Suda Lanarkshire, Skotlando, do nun 71-jara) estas skota filmomuzika komponisto de irlanda deveno.
Delonga kunlaboranto de aktoro-reĝisoro Kenneth Branagh, Doyle estas konata pro sia verko de komponado por filmoj kiel Henry V (1989), Sense and Sensibility ("Senco kaj Senteco"), Hamleto (1996), Carlito's Way (1993), kaj Gosford Park (2001), same kiel Rise of the Planet of the Apes (2011), Thor (2011), Brave (2012), Cinderella (2015) kaj Murdo ĉe la Orient-ekspreso (2017). Doyle estis nomumita por du Akademiaj Premioj kaj du Premioj Ora Globo, kaj estas la ricevanto de la ASCAP Henry Mancini Award por "elstaraj atingoj kaj kontribuoj al la mondo de filmo kaj televida muziko". Krome interalie li komponis la filmmuzikon de la filmoj Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro, la kvara epizodo de la filmo-serio pri la fikcia universo Hari Poter.
Doyle kreis la muzikon de filmoj por famaj reĝisoroj inkluzive de Robert Altman, Ang Lee, Alfonso Cuarón, Mike Newell, Brian De Palma, Chen Kaige, Amma Asante, Régis Wargnier kaj Kenneth Branagh.